Felikso Zamenhof
Felix ZAMENHOF (naskiĝis la 6-an de novembro 1868 en Bialystok, mortis la 9-an de decembro 1933 en Varsovio) (esperantigo Felikso ZAMENHOF, uzis pseŭdonimon FeZ aŭ Zef; laŭ iuj indikoj origine nomiĝis Fabian kaj lia mortojaro iom malsamas de la ĉi-suba) estis pola farmaciisto kaj frato de L. L. Zamenhof.
Li estis varmkora amiko de la orfoj. Li estis unu el la unuaj en la familio Zamenhof, kiu lernis Esperanton. Kiel juna knabo li konatiĝis kun la ideo de sia frato, do la aŭtoro de Esperanto havis iun, kun kiu li povis konversacii en la nova lingvo.
Felix Zamenhof helpis ankaŭ al la disvastigo de la Unua Libro, post ties aperigo okupiĝis pri la administra flanko de la afero: li pakis, adresadis kaj dissendadis la broŝuron laŭ diversaj pene akiritaj adresoj. Partoprenis la lokan kiel ankaŭ la int. movadon dum sia tuta vivo. Ĉeestis multajn UK-jn, estis ano de ICK. Ekde la unuaj jaroj li laboris sur la literatura kampo kaj jam en „La Esperantisto“ (Nürnberg) aperis liaj versaĵoj. Poste ofte li aperigadis siajn originalajn - plejparte humorajn - versaĵojn, ĉefe en „La Revuo“, „Ondo de E“, „Pola Esperantisto“, L. M.
Dediĉe al 1a UK en Boulogne, li verkis la poemon „La Homa Doloro“. Du poemoj ankaŭ en „Fundamenta Krestomatio“.
Eksteraj ligiloj
- Verkoj de kaj pri Felikso Zamenhof en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
- Tomboŝtono de Felikso Zamenhof
Literaturo
- Monato, internacia magazino sendependa, numero 1997/06, paĝo 24: Felikso Zamenhof kaj la infanoj verkita de Zofia Banet-Fornalowa.