Felikso la 5-a (kontraŭpapo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blazono

Felikso la 5-a (4-a de septembro 1383, Chambéry7-a de januaro 1451, Ĝenevo) - origine Amadeo la 8-a de Savojo, „la Pacema“, („il Pacifico“) – estis de 1439 ĝis 1449 la lasta katolika kontraŭpapo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Amadeo estis filo de grafo Amadeo la 7-a de Savojo („la ruĝa grafo“) kaj ties edzino Bona, filino de duko Johano de Berry. En 1391 li sekvis sian patron kiel grafo de Savojo.

En 1416 li estis nomumita duko de Savojo far imperiestro Sigismondo kaj de 1418 li ankaŭ estis princo de Piemonto.

En 1434 li transdonis la politikan laboron al sia filo kaj retiriĝis en monaĥejon ĉe la lago de Ĝenevo, kie li fondis la kavaliran Maŭrican ordenon.

En 1439, dum la Koncilio de Bazelo li estis elektita kiel kontraŭpapo (kontraŭ papo Eŭgeno la 4-a) la 5-an de novembro. Li rezidis en Ĝenevo, Laŭzano kaj Bazelo. Li estis agnoskita nur en Aragono, Hungario, Bavario kaj Svisio. Finfine li rezignis (7-a de aprilo 1449) - dolĉigita de pluraj privilegioj. Sed li restis kardinalo ĝis sia morto 1451. Li estas klasigita kiel la lasta kontraŭpapo en historio.