Felipe Poey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Felipe Poey
Subskribo de Felipe Poey

Felipe POEY ALOY, (n. en Havano, Kubo, la 26an de majo 1799 - m. la 28an de januaro 1891) estis naturisto kaj kuba sciencisto.

Filo de francoj, parto de lia infanaĝo loĝis en Pau, Francio (inter 1804 kaj 8jaraĝo), kie studis tri lernejajn jarojn.

Post lia reveno al Havano, post forpaso de lia patro, eniris la Reĝan Seminarion de Sankta Karlo, kie estis studento de Félix Varela. Tie bakalaŭriĝis je Juro en 1820. Iom poste, en Madrido (Hispanio), ricevis la rajton labori kiel advokato kaj laboris kiel profesoro en la Reĝa Akademio de Juro kaj Leĝoj.

En la jaro 1826 en Parizo, kunlaboris kun elstaraj tiuepokaj zoologoj, li estis unu el la fondintoj en 1832, de la Entomologia Societo de Francio. Laboris en la laboratorio de Cuvier kaj ekpublikigis Centuria de Lepidopteres de l'île de Cuba. Estis membro de la Londona Zoologia Societo, Societo de Amikoj de la Natura Historio de Berlino. Honora membro de la Reĝa Akademio pri Scienco, de la Muzeo kaj de la Societo de Natura Historio de Madrido.

Poey fondis la Muzeon de Natura Historio en 1839. En 1842 okupis la universitatan katedron pri Zoologio kaj Komparata Anatomio en la Havana Universitato. Estis dekano de la Fakultato de Scienco kaj Vicerektoro de la Universitato. Li fondis ĝian bibliotekon pri Iktiologio kaj Naturaj Sciencoj. Estis fondinto de la Akademio de Medicinaj Sciencoj, Fiziko kaj Naturo, kaj prezidanto de la Antropologia Societo, ambaŭ en Havano.

Poey kunlaboris kun kelkaj presaĵoj, kaj naciaj kaj internaciaj. Li estas aŭtoro de Geografia Kompendio de Kubo (1836), kiu estis multfoje eldonata; de zoologia kurso de 1843; de Memoroj pri la Natura Historio de Kubo (1851 kaj 1856-1858), kun favaj terminaroj en la latina kaj resumoj en la franca, en du volumoj; de Baza Kurso de Mineralogio (1872); de Poissons de l´Ile de Cuba (Fiŝoj en la Kuba Insulo) (1874), kaj de la traktato Ictiología cubana (1955 y 1962), -en kiu laboris dum pli ol 50 jaroj-, inter multaj aliaj.

Tradukis kaj kompendiigis la Historiio de la Asiriaj Imperioj, publikigita en Havano en 1847. Ankaŭ tradukis, kun Rafael Navarro, la Bazaj nocioj de Natura Historio (1844 kaj 1862), de G. Delafosse.