Felipe Trigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Felipe Trigo.jpg

Felipe TRIGO (Villanueva de la Serena, Badajoz, la 13-an de februaro de 1864 - Madrid, la 2-an de septembro de 1916) estis hispana verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li studis medicinon en Madrido kaj laboris kiel kuracisto en vilaĝoj de Ekstremaduro. Poste li estis armea kuracisto kaj tiun postenon havis en Filipinoj en 1897, kie okazis milito por sendependigo kaj kie li estis preskaŭ mortonta. Li estis resendita en Hispanion kiel militvundito kaj en 1900 li forlasis la kuracistan profesion por dediĉi sin al la literaturo.

La plej granda parto de liaj romanoj kaj rakontoj havis temon rilate al erotismo kaj sukcesis sufiĉe en la unua jardeko de la 20a jarcento kio riĉigis la aŭtoron. Trigo kritikis en tiuj romanoj la hipokritecon kaj antaŭjuĝojn de la hispana socio rilate al la seksa moralo.

Li verkis ankaŭ eseojn pri siaj politika idearo, ekzemple Socialismo indiviualista, publikita en 1904. Felipe Trigo memmortigis sin en 1916 pro nekonataj kialoj, tamen li ofte estis mense malsana.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Felipe Trigo estis komence de la jarcento konata verkisto rilatata al skandala literaturo, ĉar tiele konservema socio vidis lin kaj lian verkaron. Tamen li estis elstara eĉ nur pro du romanoj kie kvankam ankaŭ tie la erotismo ĉeestas, la klare ĉefa kerno estas la regeneraciisma sento, komuna al la generacio de la 98a. Tiuj estas unue la dilogio konsistanta el En la carrera (Dum la kariero, 1909) kaj El médico rural (La kampara kuracisto, 1912); en la unua rakontas sian studentan vivon kaj en la dua la kuracistan vivon uzante siajn propran sperton, do temas pri preskaŭ membiografia verko. Ne hazarde tiuepoke pli konata verkisto Pío Baroja verkis en El árbol de la ciencia (La arbo de la sciado) similajn spertojn, alimaniere kompreneble. En la unua komparas la urban vivon kun tiu de la provinceca socio de kie li devenis kaj en la dua la malriĉon kaj la nesciadon de la kamparanoj. Duaflanke elstaris Jarrapellejos, (1914 ) romano ofte eldonita kaj eĉ kinigita, kiu denoncas la kacikismon en la hispana socio de tiu epoko, ekzemple utiligante la historiajn eventojn kiu okazis pro la krimo de Don Benito inter 1902 kaj 1905.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Las ingenuas (1901)
  • La sed de amar (1903)
  • Alma en los labios (1905)
  • La Altísima (1907)
  • La bruta (1908)
  • Sor Demonio (1909)
  • En la carrera (1909)
  • Cuentos ingenuos (1909)
  • Las posadas del amor (1909)
  • Además del frac (1910)
  • Así paga el diablo (1911)
  • El médico rural (1912)
  • El papá de las bellezas (1913)
  • Jarrapellejos (1914)
  • A prueba


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]