Felix Mitterer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Felix Mitterer
Persona informo
Naskiĝo 6-an de februaro 1948 (1948-02-06) (76-jaraĝa)
en Achenkirch
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Profesio
Okupo scenaristoverkistodramaturgo • teatra aktoro • filmaktoro vd
Laborkampo teatra arto • kreiva kaj profesia verkado • teatro • theatre performance vd
Verkado
Verkoj Q29575843 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Felix MITTERER (naskiĝinta en la 6-a de februaro 1948 en Achenkirch) estas aŭstra dramisto kaj aktoro. Li deĵoris kiel verkisto de teatraĵoj, radiodramoj kaj scenaroj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Felix Mitterer naskiĝis kiel filo de la vidviniĝinta kamparanlaboristino Adelheid Marksteiner kaj de rumana fuĝinto kaj adoptitis rekte post la naskiĝo fare de amika geedza paro. En Kitzbühel und Kirchberg in Tirol li frekventis la lernejon kaj poste la porinstruistan seminarion en Innsbruck. Ekde 1966 li laboris ĉe la insbruka doganejo.

Liaj unuaj kontribuaĵoj elsenditis ĉe ORF en la 1970-a jaro. En 1977 li iĝis liberprofesia verkisto. Krome li de tempo al tempo ankaŭ aperis sursceneje kiel aktoro, kiel en sia teatraĵo Kein Platz für Idioten. En 1995 li transloĝiĝis al Castlelyons en la irlandan Graflandon Cork. En 2010 li akiris farmbienon en Ravelsbach, kie li loĝas ekde 2011 [1][2]

Memdifino kaj temoj[redakti | redakti fonton]

Mitterer nomis sin mem tirola patrujpoeto kaj popolverkisto kaj kontinuigas per siaj verkoj, en kiuj ofte troviĝas tekstoj en (artefarita) dialekta lingvo, la tradicion de la popolteatro. Tie li ofte temigis problemojn kaj kontroversiaĵojn: ekz. en Kein schöner Land la entrudiĝon de nacisocialismo en la malurbajn komunumojn aŭ en la kvarparta serio DIe Piefke-Saga la rilaton inter germanaj turistoj kaj aŭstraj gastigantoj. La laste menciita, dum sia apero en 1991 ege pridiskutita serio, kiel ankaŭ Verkaufte Heimat (ambaŭ elsenditaj ĉe ORF) furoregis kaj igis Mitterer konata en la tuta lando. Liaj ĉefroluloj ofte estas socialaj ĉeranduloj (ekz. en Kein Platz für IdiotenDie wilde Frau).

Inspirite de la vivo de la laŭdira ĉasŝtelisto Pius Walder li skribis scenarojn por pluraj epizodoj de la krimserio Tatort.[3]

Unuafoje post 1983 Mitterer aktoris denove en 2012. Dum la Tirolaj popolteatraj festivaloj li ludis la rolon de la simio Rotpeter en dramigita versio de Ein Bericht für eine Akademie de Franz Kafka.

Multaj el liaj verkoj, kiel la en 1977 ĉe Volksbühne Blaas en Innsbruck la premieron havinta teatraĵo Kein Platz für Idioten, krome Besuchszeit kaj Sibirien (premiero en 1989 en Telfs) daŭre nove enscenigatas. Krom dramojn li skribis ankaŭ kelkajn porinfanajn librojn.

Honoroj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 1978 Kunstpreis der Stadt Innsbruck für Dramatische Dichtung
  • 1987 Peter-Rosegger-Preis
  • 1988 Tiroler Landespreis für Kunst
  • 1991 Adolf-Grimme-Preis und Romy
  • 2001 Ernst-Toller-Preis
  • 2003 ORF-Hörspielpreis
  • 2004 Prix Italia
  • 2005 Ehrenzeichen des Landes Tirol
  • 2009 Romy
  • 2013 Ödön-von-Horvath-Preis[4]
  • 2013 ORF-Hörspielpreis

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Subnotoj[redakti | redakti fonton]