Felix Salten

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Felix SALTEN (naskiĝis en Peŝto, Hungario, la 6-an de septembro 1869; mortis en Zuriko, la 8-an de oktobro 1945) estis viena verkisto, naskiĝinta kiel Siegmund Salzmann. Lia plej fama verko estas Bambi, vivo en la arbaro, verkita en 1923. Oni ankaŭ atribuas al li la romanon Josefine Mutzenbacher, fikcia membiografio de viena prostituistino, aperinta en 1906.