Felix Zesch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Felix Zesch
Persona informo
Naskiĝo la 24-an de oktobro 1983
en Germanio Leipzig, Germanio
Lingvoj Esperanto
Nacieco germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Felix ZESCH ([FE:liks CEŜ], naskiĝis la 24-an de oktobro 1983 en Leipzig) estas germana esperantisto, kiu inter 2001 kaj 2005 estis la prezidanto de Germana Esperanto-Junularo (GEJ).

Li eklernis esperanton en 1999, konatiĝinte kun ĝi per la kanto Esperanto de Freundeskreis kaj en 2000 komencis aktivi en la esperanto-movado. En 2001 li estis redaktoro de la gazeto /·kune·/ kaj ekde 2005 estas komitatano de TEJO. Li estas kunkreinto de la neologismo mojosa.

Felix studis ekonomian inĝenierarton, unue en Ilmenau, poste en Karlsruhe. En 2005 li staĝis en Vroclavo kaj en 2006 li finstudis en Grenoble en Francio. Nun li laboras kiel esploristo en logistika konsilfirmao kaj celas doktoriĝi.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Antaŭe:prezidanto de Germana Esperanto-JunularoPoste:
Gunnar R. Fischerdecembro 2001 - decembro 2005Andreas Diemel