Felo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri materialo. Se vi serĉas informojn pri ŝatantoj de homformaj bestoj, vidu la paĝon Ŝatantaro de felo.
Bovida felo

Felo estas detirita haŭto de hararhava mamulo, eventuale de birdo kun plumaro (aŭ nur kun lanugo). Ĝi estas uzata en peltindustrio por produktado de peltkolumoj, peltmanteloj kaj aliaj produktoj. Per senharigo kaj tanado estiĝas ledo.

Krude detirita felo (krudaĵo) venas en komercon kiel aĉet-sortimenta felo, kiu ankoraŭ ne estas enspecigita inter felojn tanistajn, peltistajnfelt-produktajn. Tanindustrio uzas senharigaĵon, ellesivitan felon, senigitan je haroj kaj korniĝintaj partoj de la epidermo.

La industrio utiligas felojn el ĉiuj korpopartoj de bestoj (kapo, muzelo, lipo, vango, frunto, nuko, ĉenuko, gorĝo, lobo, dorso, ventro, ingveno, ŝultro, kruro, piedo, plando, gropo, eĉ vosto kaj skroto). Felkerno estas kompakta parto de felo el dorso kaj gluteoj de besto. Esprimo felkerno kun flankoj ampleksas la tutan felon sen nuko, dum ezoko male felkernon kun nuko, sed sen flankoj. - Ĉe maljunaj virporkoj estiĝas hipertrofia rigidiĝinta felparto sur la dorso, ŝultroj kaj korpflankoj nomata ŝildfelo. - Ĉevalfela spegulloko estas loko en la ĉevalfela gropo karakterizata per ekstreme kompakta strukturo de la dermo. - Pri felrimeno oni parolas ĉe felparto konsistanta el epidermo kaj dermo, averse regule surkreskita per hararo, eventuale per plumaro.

Laŭ deveno felo povas esti enlanda (de enlande vivanta besto), eksterlanda, importita, ĉas-besta, hejm-besta kaj farm-besta.

Laŭ la kvalito oni distingas felojn: vintra (vintre mortigita besto), transira (mortigo dum sezono de regula hararŝanĝo), somera, kompakta (kun dense traplektitaj fibroj en la dermo), grasoza (kun troa kvanto da graso sur la reverso), karnoza (kun iom granda kvanto da muskolhisto sur la reverso), dik-rimena (kun tro dika felrimeno kompare al aliaj feloj de la sama speco), malkompakt-flanka (kun pli granda areo de maldensaj flankoj), plata (kun malgrandigita diko de felkerno kaj kun pli granda areo de flankoj), fetfelo (el ido frunaskita, abortita, mortnaskita aŭ elprenita el korpo de morta patrino), falfelo (el mortinta besto; en la dermo kaj hipodermo ĝi regule havas koaguliĝintan sangon), nemezdistranĉita (detirita el la besto sen laŭlonga tranĉo), mezdistranĉita (mezdistranĉita per ventra aŭ dorsa tranĉo antaŭ la detiro aŭ post la detiro), nesenostigita (dum la detiro lasitaj ostoj en la kruroj aŭ vosto), konfiskita (akirita en veterinara asanacia instituto), senvaloraĵo (kiu ne konvenas al postuloj ordonitaj en la normo; oni ne povas ĝin enlasi en kiun ajn kvalitklason).

Feloj laŭ maniero de konservado: freŝa (ĉirkaŭtranĉita, nekonservita), kruda (ĉirkaŭtranĉita kaj konservita), humida salita (konservita per salo kaj lasita en humida stato; tio signifas felo salita, funde salita, resalita aŭ peklita), salita (surŝutita per kristala salo, el kiu forfluas haŭtlikvaĵoj; ĝi estas taŭga nur por tenado ne pli longa ol 4 semajnoj), funde salita (konservita helpe de superfluo da salo, senigita je plimulto da haŭtlikvaĵoj), resalita (funde salita felo, ĉe kiu oni plilongigis konserv-efikon helpe de ripetita salado), sek-salita (konservita per kristala salo aŭ per koncentrita salsolvaĵo kaj poste sekigita), peklita felo (konservita per koncentrita salsolvaĵo kaj postsekve surŝutita per kristala salo), garnita (sek-salita hindia bovofelo aŭ kaprofelo, kies reverso estas ŝmirita per salo "khari"), sekigita (konservita per sekigo, regule en streĉita stato), fridigita (konservita per fridigo al temperaturo +2 °C, en kiu ĉesas aktiveco de mikroorganismoj kaj enzimoj), frostigita (konservita per fridigo al temperaturo sub 0°C), fumkonservita (el neŝirmita fajrejo), fermentizita (konservita helpe de fermentaĵo el maldelikata avenfaruno kaj post fino de la fermentprocedo sekigita - laŭ jarsezono 8 ĝis 12 tagoj), piklita (konservita per samtempa efiko de salo kaj acido, tiel nomata piklo), iomtanita (parte tanita; haŭtfibroj jam ne ŝvelas en la akvo kej ne putras).

Senharaj haŭtoj estas el fiŝoj, ŝarkoj, reptilioj, lacertoj, serpentoj kaj krokodiloj.

Verajn felojn oni akiras el ĉinĉilo (kies felo 30-oble pli molas ol homa hararo),ornitorinĥo, didelfo, dasiuro, triĥosuro, talpo, ermeno, vizelo, kolonoko, lutreolo, vizono, putoro, furo, marteso, foino, zibelo, mustelo, gulo, melo, taksideo, melogalo, mefito, lutro, mar-lutro, lav-urso, urso, vivero, hundo, lupo, vulpo, izatiso, korsako, mustel-hundo, kato, linko, oceloto, leopardo, jaguaro, tigro, uncio, gepardo, mar-urso, foko, sciuro, marmoto, burunduko, kastoro, hamstro, ondatro, rato, kobajo, ĉevalo, azeno, mulo, hino, leporo, kuniklo, porko, apro, pekario, boaco, cervo, damcervo, kapreolo, prokapro, ĉamo, kapro, muflono, ŝafo, bubalo, gruntbovo, bovo, molanaso, grebo, mevo, cigno, ansero, nikteo.

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri felo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
    « Por li eĉ la muso ne estas sen felo. »
  • Citaĵo
    « Antaŭ mortigo de urso ne vendu ĝian felon. »
  • Citaĵo
    « En nomo de l' ĉielo, sed pro bono de l' felo. »

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lernu

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]