Felsővadász
El Vikipedio
Felsővadász [felŝOvadAs] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono de Szikszó. La vilaĝnomo signifas: supra-ĉasisto.
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 19 km²
- Alto super marnivelo: 168 m
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.3707/20.9217
- Loĝantaro: 550
- Poŝtkodo: 3814
- Telefonprefikso: 46
Situo [redakti]
Felsővadász situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Szikszó troviĝas 18, Encs kaj Edelény po 30, Miskolc 40 km-ojn.
Historio [redakti]
La loko estis loĝata jam dum la paleolitiko kaj bronzepoko. La unua mencio devenis el 1279, pli frue ĉasistoj de la reĝo vivis tie. Zsigmond Rákóczi aĉetis la kampojn en 1517, sekve la familio komencis uzi la antaŭnomon "Felsővadászi". En la 16-a jarcento burgo konstruiĝis, kiun la turkoj okupis kaj bruldetruis en 1567. Vilaĝservoj estas lernejo, poŝto.
Vidindaĵoj [redakti]
- romkatolika mezepoka preĝejo omaĝe al Sankta Jozefo, en 1601 kaj 1697 renoviĝis, turo konstruiĝis en 1862
- grekokatolika preĝejo omaĝe al Naskiĝo de Dipatrino
- kastelo de Rákóczi trakonstruita el la iama burgo, nun lernejo
- muzeeto
Famuloj [redakti]
- naskiĝis en Felsővadász ĉirkaŭ en 1544 kaj mortis en 1608 princo de Transilvanio Sigmundo Rákóczi (1544-1608)
- naskiĝis en Felsővadász advokato, verkisto, akademiano László Bártfay
Fontoj [redakti]
- hungara kaj germana Vikipedioj
- Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
- w.vendegvaro.hu
- w.gyaloglo.hu