Ina kondomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elpakita femidomo

Femidomo (virina kondomo) ekzistas ekde la 1990-aj jaroj. Ĝi estis elpensita kiel alternativo al vira kondomo. Ĝi estas la sola virina kontraŭkoncipilo protektanta samtempe kontraŭ sekse transdoneblaj malsanoj kiel aidoso. Femidomo estas ĉirkaŭ 18 cm longa kaj farita el maldika neŝirebla plasto (kutime polietilenopoliuretano). La femidomo estas ekipita de du ringoj, la ekstera situante ekster la vagino, la interna profunde en la vagino.

Post iom da trejnado la uzo de femidomo estas facila. En landoj, kie aidoso estas tre disvastigita, ekzemple en Afriko, oni ofte uzas femidomojn.

Uzmaniero

La pli grandan, malferman ringon oni metas ekstere sur la vagineniro, la internan ringon oni kunpremas kaj enmetas en la vaginon, profunde ĝis la utera koleto. Dum la lokado la interna ringo estas tenita de la polekso kaj meza fingro. La interna ringo estas puŝata enen ĝis la utero kaj la korekta situo kontrolota. Post seksumado oni povas forpreni ĝin.

Efikmaniero

La femidomo kaptas la spermon kaj malaltigas la infektadoriskon de sekse transdoneblaj malsanoj.

Avantaĝoj

  1. La uzo de femidomo ne dependas de la rigideco de la peniso.
  2. La femidomo povas esti enmetita ĝis 10 horoj antaŭ la seksumado (la vira kondomo rekte antaŭ la seksumado).
  3. Ĝuste uzita femidomo estas bona protekto kontraŭ gravedo kaj sekse transdoneblaj malsanoj.
  4. Post iom da praktiko la uzo estas facila.
  5. La Pearl-indekso situas kiel ĉe vira kondomo inter 3 kaj 7.
  6. La femidomo ne havas malagrablajn efikojn.
  7. Oni produktas ĝin ne el natura lateksa kaŭĉuko kaj ĝi povas do esti uzata eĉ ĉe alergio al latekso.

Malavantaĝoj

  1. Nuntempe femidomoj estas ankoraŭ pli multekostaj ol kondomoj
  2. La enmeto en la vaginon postulas iom da trejnado.
  3. La uzo kutime postulas lubrikaĵon.

Aĉeteblo

Femidomoj vendeblas en apotekoj kaj per interreto. Paketo de tri femidomoj kostas ĉirkaŭ 8 eŭrojn.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj