Femina

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Femina estas socikultura revuo en esperanto, "ne nur por virinoj" laŭ subtitolo. Fondita de Feminisma Esperanta Movado (FEM), la unua numero aperis en marto 2005, kaj ekde tiam regule la revuo aperadas kun trimonata kadenco. La unuan jaron ĉefredaktis Agneta Emanuelsson kaj helpis grafike Malvina Monteggia. Ekde 2006 ĉefredaktas Perla Martinelli kaj helpas grafike rolfo.

La revuon posedas FEM, eldonas kaj administras Kooperativo de Literatura Foiro (LF-koop), kadre de kontrakto. Ĝi estas la sola feminisma periodaĵo en esperanto, kun interesaj kaj foje altnivelaj artikoloj, ofte dosieroj (pri Virinoj kaj Islamo, pri Virinoj en literaturo, pri Filozofio kaj Virinoj, ktp).

La redakta linio de Femina kongruas kun la strategio de FEM: http://www.esperantio.net/index.php?id=58 Recenzo de Paulo Sergio Viana en http://www.ipernity.com/doc/psviana/9518796

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj