Fenestro
Fenestro estas regulforma aperturo por enlasi lumon kaj eventuale aeron (en domon, aŭton, ŝipon ktp.).
Ordinare oni rigardas la kadron kaj la fermaĵon kiel partojn de la fenestro.
Historio
La plej fruaj fenestroj estis simple truoj en muro. Poste, oni kovris fenestrojn per besta felo, ŝtofo aŭ ligno. Sekvis fenestrokovriloj malfermeblaj kaj fermeblaj. Poste oni konstruis fenestrojn kiuj kaj protektis la enloĝantojn kontraŭ la vetero kaj enlasis lumon: fabrikitaj el vitro, platigita besta korno, aŭ maldike tranĉita marmoro. En Azio oni uzis paperon por kovri la truon.[1]
La Romianoj estis la unuaj uzi vitron por fenestroj. En Aleksandrio ĉ 100 KE, ekaperis fenestroj el muldita vitro, kvankam kun malbonaj optikaj ecoj. Fenestroj el kunmetitaj vitropecoj ligitaj per plumbo estis preferataj de riĉaj eŭropanoj, dum paperaj fenestroj estis preferataj en Ĉinio, Japanio kaj Koreio. En Anglio, vitro fariĝis ofte uzata en la fenestroj de ordinaruloj nur en la 17-a jarcento, anstataŭ platigita korno, kiun oni uzis ek de la 14-a jarcento.[2]
Modernaj grandaj fenestroj fariĝis eblaj nur post la plibonigo de vitrofarado. Modernaj fenestroj plejofte estas kovritaj per vitro; malmultaj per travidebla plasto.[1]
En modera klimato oni kontentas pri fenestroj kun unu tavolo de vitro. Pliajn tavojn oni povas uzi en tre varma aŭ tre malvarma klimato por malhelpi la trapason de varmo.
Specoj
Laŭ formo kaj funkcio oni diferencige parolas pri :
(interalie)
ortangula, ronda, unuklapa, duklapa, plurklapa, angla (fermiĝanta per vertikala ŝovo de la vitroframo), franca fenestro (pordofenestro).
Blinda fenestro estas falsa, nur ŝajnigita.
Montra fenestro estas de ekstere videbla elmetejo de magazeno.
Krada fenestro estas ŝirmita per ekstera metala krado.
Proverbo
Ekzistas proverboj pri fenestro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[3]:
„ Al koro penetro per okula fenestro ” „ Pelu mizeron tra l' pordo, ĝi revenos tra l' fenestro. ” „ Komenciĝis mizero, ĝi venas per pordo kaj fenestroj. ”