Feng Youlan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Feng Youlan
Persona informo
Naskiĝo 4-an de decembro 1895 (1895-12-04)
en Tanghe County
Morto 26-an de novembro 1990 (1990-11-26) (94-jaraĝa)
en Pekino
Religio Konfuceismo vd
Lingvoj ĉina vd
Ŝtataneco Popola Respubliko ĈinioRespubliko ĈinioDinastio Qing vd
Alma mater Pekina UniversitatoUniversitato KolumbioTsinghua Universitato • Central China Normal University vd
Partio Kuomintango vd
Familio
Patro Feng Taiyi vd
Gefratoj Feng Yuanjun • Jinglan Feng vd
Infanoj Zong Pu vd
Profesio
Okupo filozofo • historiisto pri filozofio • historiisto • universitata instruisto vd
Laborkampo filozofio vd
Aktiva en Popola Respubliko Ĉinio vd
Verkado
Verkoj History of Chinese Philosophy vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Feng Youlan (naskiĝis la 4-an de decembro 1895 en Qiyi, prowinco Henano, mortis la 26-an de novembro 1990 en Pekino) – ĉina filozofo kaj historiisto pri filozofio, aŭtoro de la tre influa Historio de la ĉina filozofio.

En 1911 eklernis en mezlernejo de Ŝanhajo, kaj en 1915 ekstudis ĉe Universitato de Pekino, kiun finis en 1918. Unu jaron poste veturis al Usono. Tie, ĉe Universitato Kolumbio, en la jaroj 1922-23, sub gvido de John Dewey, preparis doktorecan tezon, komparante okcidentajn kaj ĉinajn vividealojn; la disertaĵon eldonis en Ĉinio sub la titolo Filozofio de la vivo. Sen repreno de la diplomo revenis al Ĉinio kaj komencis labori kiel lekciisto ĉe Universitatoj en Zhongzhou kaj Gŭangdongo

En 1928 iĝis profesoro ĉe Universitato Qinghua, kun kiu translokiĝis en la sudon de Ĉinio dum la dua ĉina-japana milito 1937-45. Fine de la 40-aj jaroj denove, mallongtempe, vojaĝis al Usono. En 1952 iĝis profesoro de Pekina Universitato. En 1982 ricevis honoran doktorecon de la Universitato Kolumbio.

Lia plej grava laboraĵo estas verkita en la jaroj 1926-35 Historio de la ĉina filozofio, duvoluma, tradukita en la anglan de Derek Bodde; ĝia mallongigo, Mallonga historio ... estis speciale prilaborita, ankaŭ kun la helpo de Bodde, por okcidentaj legantoj (fine de la vivo de Feng Youlan ĝi estis ĉinigita). Ambaŭ fariĝis plej uzataj lernolibroj pri la ĉina filozofio en la okcidenta civilizo atingante pozicion de klasikaĵoj.

Postmilite Feng Youlan laboris pri Nova eldono de historio pri la ĉina filozofio, reinterpretante siajn tezojn en la marksisma spirito. Komence li agnoskis aŭtoritaton de la Komunista Partio de Ĉinio kaj esperis, ke ĝi modernigos Ĉinion, kio estis revo de multaj ĉinaj intelektuloj. Bedaŭrinde li mem fariĝis celo de atakoj kaj devis plurfoje reredakti kaj kritiki siajn laboraĵojn. Du unuaj volumoj de la Nova eldono... aperis en la 60-aj jaroj. La tria volumo tiutempe ne aperis. Ĝi estis ankoraŭfoje verkita kaj eldoniĝis nur en la 80-aj jaroj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]