Fenica alfabeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Fenica skribo)

La Fenica alfabeto (kreita kaj uzita en la antikva lando Fenicio) estas praalfabeto, de kiu originas ĉiuj nunaj alfabetoj. Ĝi aperis unuafoje en Bibloso. Ĝi ne havis vokalojn, sed nur 22 konsonantojn.

Fenica alfabeto kompare al la Esperanta

Historio[redakti | redakti fonton]

Frua historio[redakti | redakti fonton]

Oni ne povas certe diri ĉu la fenica alfabeto estis la unua fonetika alfabeto en la mondo, sed ĝi aĝas pli ol 3000 jaroj kaj de ĝi devenas preskaŭ ĉiuj konataj skribsistemoj de Eŭropo kaj Mezoriento. La ekzakta dato de apero de fenica skribo estas nekonata. La unua ekzemplo de fenica skribo estas trovita en 1922 en Biblo sur sarkofago de Bibla reĝo Ahiram. La enskribo aspektis jene:

La esploristo kiu malkovris la sarkofagon, Pierre Montet, kredis ke la sarkofago estas kreita en -13-a jarcento. Do, dum longa tempo oni kredis, ke tio estis la plej frua fenica enskribo. Sed jam en 1980-aj jaroj oni komencis dubi, ke ĝi povis aperi pli frue ol en -11-a jarcento. Modernaj esploristoj trovis, ke en sama tombo estis grekaj vazoj de -7-a jarcento, kaj do la tombo aĝas de la sama epoko; aliaj, tamen, kredas, ke la vazoj estas metitaj tien fare de tombrabistoj, kiuj loĝis en la tombo dum iom da tempo, priserĉante ĝin por valoraĵoj.

En 1972 arkeologo Pritchard, esplorante vilaĝon Sarepta (inter Sidono kaj Tiro) trovis vazon kun enskrapita enskribo per fenicaj literoj. La vazo estas farita en -13-a jarcento, dum Troja milito. Nun oni opinias, ke tio estas plej frua ekzemplo de fenica skribo.

En tiaj jaroj jam ekzistis variantoj de pralfabetaj fonetikaj skriboj. Ekzemple, en Mezopotamia kojnoskribo ekzistis fonetika varianto (Akkada silaba kojnoskribo). En Egiptia hieroglifiko fonetikaj partoj ekzistis ekde epoko de Meza Imperio, kaj eventuale ili iĝis pli kaj pli popularaj. Ankoraŭ en tiuj skriboj aperis vortoj, kiuj estis skribitaj pure per fonetikaj signoj (aparte, fremdlandaj nomoj kaj loknomoj).

Unuaj ekzemploj de linearaj (t.e. nekojnoskribaj) alfabetaj sistemoj apartenas al -14-a jarcento. Tio estas praĥanaana kaj prasinaja alfabetoj. Ili ankoraŭ estas similaj al la fenica skribo kaj kelkaj sciencistoj rigardas ilin kiel pli fruajn variantojn de ĝi. La literoj de protoĥanaana alfabeto ankoraŭ estas bildecaj, kiel ideogramoj, sed estas uzataj ekskluzive fonetike. La sono estis kvazaŭ montrita per bildeto de iu aĵo, kiu komencas je sama sono. Ekzemple, litero kun sono b nomiĝis beit (domo) kaj estis simpligita bildeto de domo. Sed la litero ne plu signifis vorton "domo", nur la sonon b - kaj male, la sono b estis skribata nur per ĝi, ne per iu alia litero aŭ ideogramo. Tiu procedo de apero de literoj el piktogramoj estas formo de akrofonio.

La deveno de piktogramoj mem estas neklara; nun la plej verŝajna versio estas prenado de Egiptiaj unukonsonantaj fonetikaj hieroglifoj kun ioma ŝanĝo de ilia fonetika signifo por adaptado al praĥanaana fonologio. El praĥanaana alfabeto, post plia simpligo, aperis la fenica skribo mem, kiu estis simpla abĵado kun 22 literoj.

Revolucio en skribsistemoj[redakti | redakti fonton]

Kreo de fonetika alfabeto iĝis vera revolucio en skribsistemoj. Antaŭe ideogramaj skriboj estis tre komplikaj kaj nur uzeblaj por specialaj skribistoj, kiuj tutan sian vivon devis lerni novajn kaj novajn ideogramojn. Pro tio simpla popolo kaj eĉ nobeloj estis nealfabetaj kaj devis ĉiam dungi fakulojn kiam necesis skribi aŭ legi ion. Apero de alfabeto en kiu unu litero signifas unu sonon igis skribon atingebla por plimulto de homoj. Krome, "akrofonia" naturo de skribo donas apartan lernan avantaĝon al popoloj, kiej uzis ŝemidajn lingvojn, kaj pro tio ĝi rapide disvastiĝas inter ili. Kiel lineara alfabeto, fenica skribo havas avantaĝon kontraŭ kojnoskriboj, ĉar ĝi ne dependis de materialo sur kiu oni skribas. Kiam per kojnoskribo oni povis skribi nur sur malseka argilo, per fenica skribo eblis enskrapi skribaĵon sur iu ajn surfacon - lignon, ŝtonon, ceramikon ktp. Fakte, multaj enskriboj de kutima vivo estis enskrapitaj sur fragmentoj de rompitaj vazoj kaj aliaj ceramikaĵoj, kiuj estis tute sentaŭgaj por iu alia celo.

Poste, najbaraj popoloj kun aliaj lingvoj ankaŭ prenis la skribsistemon kaj adaptis ĝin por siaj lingvoj. Tiaj alfabetoj (ekzemple, la greka) perdis la "akrofoniecon", sed pro malgranda nombro de lernendaj literoj ĝi tamen estis sufiĉe facila por demokratiigi la skribon kaj disvastigi ĝin inter malaltaj niveloj de socio. La klasoj kiuj profitis nur per skribo, kiel egiptiaj skribistoj aŭ ĉinaj mandarinoj, aŭ tute malaperis en tiuj socioj, aŭ devis ekhavi iujn aldonajn sciojn por konservi sian pozicion. Pro tio juro, literaturo kaj scienco ankaŭ ricevis grandan impulson.

Daŭra disvolgiĝo[redakti | redakti fonton]

Pro apero de lignaj bordoj, kovritaj je vakso, kaj, poste, pergameno, aperis eblecoj skribi tre rapide. Pro rapida skribo, formo de literoj iĝis pli rondeca, eĉ kursiveca. Disvolviĝo de fenic-devenaj alfabetoj, prenitaj fare de diferaj popoloj, kreis tri branĉojn. En ŝemidlingvaj areoj ĝi transformiĝis al aramea skribo kaj konservas sian abĵadecon. De tiu branĉo devenas ĉiuj nunaj ŝemidaj abĵadoj kaj kelkaj aliaj alfabetoj. Por la greka oni devis adapti la lingvon kaj aldoni simbolojn por vokaloj. Tion oni faris per redifini literojn kiel alef, vav, ain ktp., kies sonoj ne ekzistis en la greka, kiel vokaloj. La tria vojo estas kelkaj alfabetoj, kiuj iĝis silabaj, sed nun sciencistoj kredas, ke ili ankaŭ devenas de la aramea. Do, la moderna filogenio de fenic-devenaj skriboj estas:

Do, ega parto de nunekzistantaj skribsistemoj rekte aŭ nerekte devenas de la fenica.

La fenica alfabeto[redakti | redakti fonton]

La fenicaj kaj la hebreaj liternomoj tre similas, do la nomoj de la hebreaj literoj uziĝas ĉi tie.

Litero Nomo Signifo Esperanta litero IFA Devenintaj literoj
Hebree Arabe Greke Latine Cirile
Aleph ʾālef Bovo /ʔ/ א Α α A a А а
Beth bēt Domo b /b/ ב Β β B b Б б, В в
Gimel gīmel Kamelo g /ɡ/ ג Γ γ C c, G g Г г
Daleth dālet Pordo d /d/ ד Δ δ D d Д д
He Fenestro h /h/ ה Ε ε E e Е е, Є є
Waw ŭāŭ Fiŝhoko w /w/ ו (Ϝ ϝ), Υ υ F f, U u, V v,
W w, Y y
(Ѵ ѵ), У у
Zayin zajin Armilo z /z/ ז Ζ ζ Z z З з
Heth ḥēt Muro /ħ/ ח Η η H h И и
Teth ṭēt Rado /tʼ/ ט Θ θ (Ѳ ѳ), Ф ф
Yodh jōd Mano y /j/ י Ι ι I i, J j Іі, Її, Јј
Kaph kaf Manopalmo k /k/ כ Κ κ K k К к
Lamedh lāmed Bastono l /l/ ל Λ λ L l Л л
Mem mēm Akvo m /m/ מ Μ μ M m М м
Nun nun Serpento n /n/ נ Ν ν N n Н н
Samekh sāmeĥ Fiŝo s /s/ ס س Ξ ξ, Χ χ X x (Ѯ ѯ), Х х
Ayin ʿajin Okulo ʿ /ʕ/ ע Ο ο O o О о
Pe Buŝo p /p/ פ Π π P p П п
Sade ṣādē Papiruso /sʼ/ צ (Ϻ ϻ, Ϡ ϡ) Ц ц, Ч ч
Qoph kōf Simio q /q/ ק (Ϙ ϙ) Q q (Ҁ ҁ)
Res rēŝ Kapo r /r/ ר Ρ ρ R r Ρ р
Sin ŝin Suno š /ʃ/ ש ش Σ σ/ς S s С с, Ш ш
Taw tāŭ Signo t /t/ ת Τ τ T t Т т