Feo
El Vikipedio
| Ĉi tiu artikolo temas pri magia Eŭropa popolo. Se vi serĉas informojn pri aliaj signifoj, vidu la paĝon FEO. |
Feoj kaj feinoj estas magia malgranda popolo de Eŭropaj fabeloj. Feo ordinare havas insektajn flugilojn.
Enhavo |
Feo en literaturo [redakti]
Feoj estas en Shakespeare, "Somermeznokta sonĝo." En tiu ĉi verko, la reĝino de la feoj estas Titania, kaj la reĝo estas Oberon.
En la Oz-libroj (verkis Frank Baum) aperas ankaŭ feoj. La lando Oz situas apud la lando Feejo.
Feo en vortaroj [redakti]
En la Fundamento de Esperanto troviĝas la vorto fe'in'o kun la tradukoj fée (fr), fairy (en), Fee (de), фея (ru), wieszczka (pl). PIV2 donas por feo sufiĉe ĝeneralan difinon: "fabela estaĵo de malsupera rango, dotita per supernaturaj povoj". La zamenhofa esprimo "akvofeo" montras, ke Zamenhof uzis la radikon en sufiĉe vasta senco.
Vidu ankaŭ [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
- http://skepdic.com/fairies.html (angle)
- http://fairies.artpassions.net/fairy.html (angle)
- http://littlepeople.net/little_people.html (angle)
- http://www.magic-fairies.com (germane)
