Fera Krono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Fera Krono de Lombardio estis uzata de la Reĝoj de Italio.

La Fera Krono ((itale Corona Ferrea) aŭ Fera Krono de Lombardio (latine Corona Ferrea Langobardiae) estas antikva kaj altvalora krono, kiu estis uzita ekde la Alta Mezepoko ĝis la fino de la 19-a jarcento por la kronado de la reĝoj de Italio kaj estas kaj relikvujo kaj unu el la plej antikvaj reĝaj insignoj de Kristanismo. Laŭ longa tempo, la imperiestroj de la Sankta Romia Imperio ricevis tiun kronadon.[1]

Ene de la Fera Krono tutronde estas metala lameno: la legendeca tradicio volus sciigi ke ĝin oni forĝis per fera najlo utiligita por krucumi Jesuon nome batita el najlo de la Vera Kruco. Pro tio la krono, gastigita en la Ĉefpreĝejo de Monza Italio, Lombardio), estas traktata ankaŭ kiel relikvo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La legendo de Konstantino[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ la jaro 324-a, taskite de la filo, Helena de Konstantinopolo, patrino de la imperiestro Konstantino la 1-a, elterigis la tutan areon de la Golgoto, areo kiu jam estis interigita ordone de la imperiestro Hadriano por krei grandan terbenkon ene de la nova urbo Aelia Capitolina starigita sur la ruinaĵoj de Jerusalemo post la Judaj ribeloj de la 2-a jarcento. Dum tiuj laboroj, kiuj enkondukis al la konstruado de la konstantina Baziliko kaj de la Anàstasis, laŭ komuna rakonto estis trovitaj la instrumentoj de la pasiono de Jesuo, inter kiuj oni trovis tiun kiu estis identigita kiel la Vera Kruco kun la najloj ankoraŭ plantitaj. Helena lasis la krucon en Jerusalemo, tenante, male, kun ŝi la najlojn: reveninte al Romo, per unu el ili forĝigis mordaĵon, kaj muntigis alian sur la kasko de Konstantino por ke la imperiestro kaj lia ĉevalo estu protektaj en batalo.

La historiistino Valeriana Maspero opinias, male, ke la Fera Krono muntita sur la kasko de Konstantino, kie la sankta najlo jam ĉeestis. La kasko kaj la mordaĵo, kune kun aliaj imperiaj blazonoj, estis translokigitaj al Milano iniciate de imperiestro Teodozio la 2-a, kiu tie rezidis: Sankta Ambrozio ilin priskribas en sia oracio funebra (latine De obitu Teodosii). Post la falo de la Okcidenta Imperio, la kasko estis portita al Jerusalemo, sed poste ĝi estis insiste petita de la gota Teodoriko la Granda, reĝo de Italio, kiu havis en ,Monza sian someran rezidejon. La bizancaj aŭtoritatuloj al li sendis la diademon, tenante ĉe si la kaskan kaloton.

Longobardoj kaj Karolidoj[redakti | redakti fonton]

Post du jarcentoj, papo Gregorio la Granda estus doninta unu el la najloj al Teodolinda, reĝino de Regno de Lombardoj, kiu jam konstruigis la ĉefpreĝejon de Monza; ŝi konstruigis la kronon en kiu fikse enŝovigis la najlon, rebatitan al lamena cirkla formo. La tradicio kiu ligis la kronon al la Pasiono de Jesuo kaj al la unua kristana imperiestro faris el ĝi objekton eksterordinare simbolan, kiu siavice ligis la povon de tiu kiu ĝin uzis al dia origino kaj al la kontinueco kun la Romia imperio. La Fera Krono estis uzita de Karlo la Granda (per kiu li estis kronita en 775) kaj ties posteuloj, kiel reĝoj de Italio.

Ĵusaj historiaj esploroj permesas subteni ke la nuna strukturo de la Fera Krono ŝuldiĝas al intervenoj dateblaj al la 5-a kaj 9-a jarcentoj. Ĝi povis esti reĝa blazono ostrogota, transigita poste al la Longobardoj kaj sekve al la Karolidoj, kiuj, post restaŭrado, ĝin donacis al la Ĉefpreĝejo de Monza, reĝa preĝejo konstruigita de Teodolinda.

Sceno de kronado (metiejo de Mateo el Campione, 14-a jarcento). Ĉefpreĝejo de Monza.

La imperiestroj de la Sankta Romia imperio descendis al Italio ĝuste por esti kronitaj per tiu krono en Milano en la Baziliko de Sankta Ambrozio aŭ en la ĉefpreĝejo de Monza aŭ ankaŭ en aliaj urboj.

Pro la fakto ke la krono estis gastigita en Monza, tiu ĉi estis konsiderita reĝa urbo, rekta propraĵo de la imperiestro, ĝuanta la reĝajn privilegiojn kaj fiskajn dispensadojn.

Malalta mezepoko[redakti | redakti fonton]

La Fera Krono suferis, tamen, iujn travivaĵojn: en 1248, kune kun la trezoro de la Ĉefpreĝejo, estis donita kiel garantiaĵo al la Ordeno de Humilitoj]] [2] kaj estis elaĉetita en 1319. Jarojn poste, ĝi estis ŝtelita iniciate de kardinalo dum milita okupo (1323-24) kaj sendita al papo Johano la 22-a de Avinjono] (ekde 1324 ĝis 1345): dum tiu periodo ĝi estis denove ŝtelita, sed tuj rekuperita.

Sed en la momento de la restaŭrado, en Monza, oni konstatis la mankon de iuj juveloj, evidente deŝiritaj.

Papoj, kiel Inocento la 6-a 1354, agnoskis la rajton de Monza posedi la Feran Kronon, kvankam malmulte obeataj.

Moderna epoko[redakti | redakti fonton]

La tradicio de triobla kronado interrompiĝis kun Karolo la 5-a kiu, abdikante 1556, dividis la imperion, dividante tiel ankaŭ la regnon de Italio el tiu de Germanio.

Du jarcentojn poste, tamen, la Dukato de Milano transiris al aŭstria imperio kaj la tradicio rekomenciĝis: imperiestro Francisko la 1-a estis kronita per la Fera Krono en 1792.

Napoleono kaj la Restarigo[redakti | redakti fonton]

La kronado plej fama estas tiu de Napoleono Bonaparte, kiu per ĝi kronigis sin mem en la Katedralo de Milano 1805: en tiu kazo li eldiris la frazon: "Dio ĝin al mi donis kaj ve al tiu kiu ĝin al mi forprenas". Kaj pro devoteco al la Krono-relikvo li establis la civilan Ordenon de la Fera Krono.

Cizaĵo de la 19-a jarcento prezentanta la “Feran Kronon”.

Post la napoleona parentezo, la kronado revenis inter la prerogativoj de la Aŭstriaj imperiestroj: Ferdinando la 1-a ĝin ricevis en 1838. Dum la italaj sendependiga milito, la Fera Krono estis kaŝita al Vieno, sed tuj post la tria porsendependa milito 1866, post la malvenko de Aŭstrio, ĝi estis revenigita al Monza.

La Savojoj[redakti | redakti fonton]

La Savoja dinastio, tamen, neniam utiligis kronadojn per tiu Fera Krono, ĉar ili konservis la kronon de la Regno de Sardio: Sardio estis la matrico de la itala regno; kaj la Fera Krono jam delonge fariĝis simbolo de la dominado de Aŭstrio kaj krome ĝi estis konsiderita ankaŭ kiel relikvo ne multe digestebla ĉe la nova ŝtata estraro; tamen, la reĝoj ĝin ŝatis kaj honoris: ĝi estis ekspoziciita okaze de la funebroj de Vittorio Emmanuele la 2-a kaj okaze de la funebroj de la murdita Umberto la 1-a ĝi esti portita al Romo kaj ekspoziciita ĉe la ĉerko de la mortinto 1896.

Priskribo pri la Fera Krono[redakti | redakti fonton]

La Fera Krono en la teko en kiu troviĝas nuntempe.

La altvalora memoraĵo estas alojo de arĝento kaj oro je 80% ĉirkaŭ kaj estas aranĝita per ses platoj ligitaj inter si per vertikalaj ĉarniroj; ĝi havas diametron de 15 cm kaj pezas 535 gramojn. Ĝi estas ornamita per 26 heraldikaj oraj rozoj elĵetitaj, 22 gemoj diverskoloraj kaj per 24 platetoj. Kromaj dekoracioj estas aranĝitaj per vitreca pasto. La cirkla lameno tradicie identigita kun la Sankta Najlo kuras laŭlonge de la ena parieto formita de ses platoj.

Ĝi estas tenita en la Monza Katedralo, ĉe Milano. La Fera Krono estas konservita en kiraskesto protektita de du pordoj. Tie troviĝas laŭ decido de la reĝo Umberto la 1-a, kiu multe ŝatis tiun artan juvelaron.

Per la ekzameno de karbono14 oni konstatis ke la stukoj aĝas almenaŭ 1500 arojn.

Spertuloj rimarkigas ke mankas du platoj eble ŝtelita dum al translokigo aŭ restado en kelka el la multaj travivaĵoj suferitaj

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭtradicie, la imperiestro estis kronita per tri kronoj:
    • ora kiel imperiestro
    • arĝenta kiel reĝo de Germanio
    • fera kiel reĝo de Italio
    [1]
  2. Religia ordeno, kiu poste estis forstrekita ordone de Sankta Karlo Boromeo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Silvia Lusuardi Siena, L'identità materiale e storica della corona: un enigma in via di risoluzione?, in G. Buccellati (a cura di), La Corona Ferrea nell'Europa degli imperi, II, Alla scoperta del prezioso oggetto, tomo 2, Scienza e tecnica, Milano 1998, pp. 173-249
  • Claudia Perassi, Il medaglione di argento di Costantino con elmo persiano, in G. Buccellati, La Corona Fuerrea nell'Europa degli imperi, II, Alla scoperta del prezioso oggetto, tomo 2, Scienza e tecnica, Milano 1998, p. 250-252 ([2]Medajlono de Konstantin kun peresa kasko.oIl_
  • Silvia Lusuardi Siena, Claudia Perassi, Grazia Facchinetti, Barbara Bianchi, Gli elmi tardoantichi (IV-VI sec.) alla luce delle fonti letterarie, numismatiche e archeologiche: alcune considerazioni, en Miles romanus: dal Po al Danubio nel Tardoantico (Atti del convegno internazionale, Pordenone – Concordia Sagittaria, 17-19 marzo 2000), a cura di M. Buora, Edizione Consorzio universitario – Pordenone, Centro studi storici del Friuli occidentale, Pordenone 2002, pp. 21-62 * Valeriana Maspero, La corona ferrea. La storia del più antico e celebre simbolo del potere in Europa, Vittone Editore, Monza, 2003.
  • Valeriana Maspero, "Alla ricerca del Sacro Chiodo. La ricostruzione dell'elmo diademico di Costantino", en Arte Cristiana, fasc. 823, vol. XCII (julio-aŭgusto 2004), p. 299-310.111.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Komunejo havas bildojn pri tiu temo: [3]