Fera Pordo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fera Pordo aŭ Ferpordo (aŭ Fera Pordego) (rumane Portile de Fier, serbe: Gvozdena vrata- Đerdap) estas interkrutejo kaj energiocentralo sur la Danubo. Ĝi situas inter la Sud-Karpatoj kaj la Serba Ercmontaro ĉe la limo de Rumanio kaj Serbio. Ĝis ties konstruo de 1972, ĝi estis la plej danĝera riverparto de Danubo por la ŝipveturo, kiu ne estis trapenetrebla sen helpo de lokaj pilotŝipoj, tir-ŝipoj.

Situo

Ĝi estas la plej impona val-trarompo de Eŭropo. Ĉe la plej bela parto, la t.n. Cazan (esp. kaldrono) proksime al la urbo Orşova, kie la ŝveligo de la Danubo kaŭzas, ke la rivero iĝas 200 metrojn larĝa kaj 120 metrojn profunda.

La tri plej konataj urboj en la proksimo de la Fera Pordo estas krom la jam menciita Orşova ankoraŭ Drobeta-Turnu Severin (Rumanio) – kie ankaŭ muzeo prezentas la historion de la energiocentralo "Portile de Fier" – kaj Kladovo en Serbio.

Historio

En la 1830-aj jaroj hungara inĝeniero Pál Vásárhelyi faris navigebla tiun etapon, ĉar tiutempe ĝi parte apartenis al Hungara Reĝlando.

La energiocentralo, historio

La akvoenergia centralo estis konstruita inter 1964-1971 en kunlaboro de Rumanio kaj Jugoslavio. Ĝi estis konstruita en la danuba interkrutejo Ferpordo. La valbaraĵo estigis baraĵlagon longan 150 kilometrojn (Sub-Danuba Lago). La akvosurfaco estis altigita 35 metrojn. Tiel iĝis la akvovojo Danubo pli bone ŝipebla.

Pro la altiĝo de la akvonivelo, venis subakven kelkaj rumanaj vilaĝetoj kaj parto de Orşova. Pro la estiĝo de la baraĵo, la huzo ne plu povis naĝi al pli superaj riverpartoj.

Ĝi produktis energion de 2050 megavatoj (ĉ. 1980). Oni konstruis sur la baraĵo (alta 54 m, larĝa 36 m) en larĝo de 9 m fervojan kaj aŭtomobilan pontojn inter Jugoslavio kaj Rumanio.

En la jaro de 2002 komenciĝis la renoviga laboro de VA Tech Konzern.

En la kanjono de la rivero troviĝas ankaŭ Natura parko Đerdap. Ĝi estis fondita el la jaro 1974. Natura parko kovras proksimume 100 kvadraj kilometroj en 2-8 km vasta areo en la dekstra flanko de Danubo. Supermara alteco en la Natura parko estas inter 50 kaj 800 m. Tie troviĝas unika rezervejo en Europo, kie kreskas kelkaj ekzemploj de terciara vegetacio. Entute tie kreskas pli ol 1100 plantaj specioj, multaj inter ili reliktaj. Pro aparta mikroklimato ankaŭ inter tie vivantaj bestoj oni povas trovi kelkajn reliktajn.


Romiaj ruinoj

Konata romia trovitaĵo estas Tabula Traiana ĉizita en la roko de la Fera Pordo. Tiukaze temas pri tabulo, kiun la romia imperiestro Trajano alportigis en 100 pro finiĝo de la stratokonstruo en la malsupra ravino de Danubo. Ambaŭflanke de la tabulo estas ŝvebantaj delfenoj, supre la romia aglo kun malfermitaj flugiloj, dekstre kaj maldekstre skulptas je tri sesfoliaj rozoj kiel reliefoj. en la ŝtono. Dum la konstrulaboroj la tabulo estis alilokita.

Unu de la plej gravaj romia arkitekto Apollodor de Damasko konstruis inter la jaroj 102 ĝis 105 en la vala kruratĵo ponton ĉe Drobeta-Turnu Severin kaj plilongigis la strategie gravan romian straton. Ĝis 106, laDanubo estis la limo inter la Romia imperio kaj Dakio. La ponto estis konstruita por ebligi okupon de transdanubajn areojn. La romianoj uzis la ponton en la dua daka milito en 105/106.

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara