Ferden

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ferden
Blazono de Ferden
Kantono Valezo
Distrikto Okcidenta Raron
Koordinatoj  46°23′35″N 7°45′30″O  /  46.39306°N, 7.75833°O / 46.39306; 7.75833 (Ferden)Koordinatoj: 46°23′35″N 7°45′30″O  /  46.39306°N, 7.75833°O / 46.39306; 7.75833 (Ferden)
Nombro de enloĝantoj 262
Areo 27,89 km²
Alteco 1 389 m super marnivelo
Poŝtkodo 3916 (Ferden)
3917 (Goppenstein)
Komunumkodo 6195
Mapo de Ferden

Ferden estas komunumo de la distrikto okcidenta Raron en alta Valezo, la germanlingva parto de Kantono Valezo. La komunumo havis 303 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro malkresis al 262 ĝis la 31-a de decembro 2009.

Enhavo

[redakti] Geografio

La komunumo situas en aera distanco de proksimume 128 km oriente de Ĝenevo kaj proksimume 67 km sude de Berno. Tra la komunumo fluas lar rivero Lonza, kies akvo estas sude de la vilaĝo retenita per baraĵo, kiu formas la Lagon de Ferden. Al Ferden apartenas ankaŭ la vilaĝo Goppenstein.

[redakti] Najbaraj komunumoj

Ferden limas en okcidento al Erschmatt kaj Guttet-Feschel, en nordo al Leukerbad kaj Kandersteg, en nordoriento al Kippel, en sudoriento al Niedergesteln, kaj en sudo al Steg-Hohtenn kaj Gampel.

[redakti] Goppenstein

Stacidomo de Goppenstein : Aŭtomobiloj ŝarĝitaj sur vagonoj

En la vilaĝo Goppenstein (en la komunumo Ferden) situas stacidomo de la fervoja linio Brig-Glis - Berno de la BSL (Lötschberg Fervojo). Tiu-ĉi stacidomo estas ŝarĝejo por aŭtomobiloj al vagonaroj por la transporto tra la tunelo de Lötschberg al Kandersteg.

Apud la stacidomo de Goppenstein troviĝas la Fenestro de Ferden de la baza tunelo de Lötschberg. La akvo de la Lago de Ferden estas utiligata por malvarmigi tiun tunelon.

De la 15-a jarcento ĝis 1750 kaj de 1896 ĝis 1913 oni ekspluatis en Goppenstein minejojn de plumbo. Krom kelkaj abortitaj provoj inter 1939 kaj 1953, la ekspluatado estis ĉesigita pro manko de rentodono.

Goppenstein en la aliaj vikipediaj projektoj:

[redakti] Historio

La unua dokumenta mencio de Ferden datiĝas el la jaro 1380 kiel Verdan. Dum la konstruado de la Lötschberg-Tunelo inter 1906 kaj 1913 la vilaĝeto Goppenstein dum sep jaroj pro la laboristaj loĝejoj fariĝis la plej popolriĝa setlejo de la tuta kantono.

[redakti] Eksteraj ligiloj

  • Kunlaboru en Commons Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Ferden
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj