Ferdinand Hodler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferdinand Hodler
Persona informo
Naskiĝo 14-an de marto 1853 (1853-03-14)
en Berno
Morto 19-an de majo 1918 (1918-05-19) (65-jaraĝa)
en Ĝenevo
Tombo Ĝenevo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Svislando
Subskribo Ferdinand Hodler
Familio
Infano Hector Hodler
Okupo
Okupo pentristo • universitata instruisto • dezajnisto • litografisto • grafikartisto
Verkoj The Woodcutter
La Pointe d'Andey, vallée de l'Arve
Madame Valentine Godé-Darel malade
The Patient
vdr

Ferdinand HODLER (la 14-an de marto 1853 – la 19-an de majo 1918, civitano de Gurzelen (Kantono Berno) estis unu el la plej konataj svisaj pentristoj de la 19-a jarcento.

Hodler naskiĝis en Berno sed transloĝiĝis al Ĝenevo 18-jara por komenci sian karieron kiel pentristo. La verkoj de Hodler konsistis el pejzaĝoj kaj portretoj, kun vigla realismo. En la lasta jardeko de la 19-a jarcento lia verkado evoluis al kombino de diversaj artaj skoloj, inkluzive de simbolismo art nouveau. Li disvolvis stilon, kiun li nomis paralelismo, kies trajto estis la grupigo de figuroj simetrie aranĝitaj, sugestante riton aŭ dancon.

Lia filo estis Hector Hodler (1887-1920), kunfondinto de Universala Esperanto-Asocio (UEA). Ties patrino estis Augustine Dupin (1852–1909). Ferdinand Hodler volis, ke lia filo Hector fariĝu ankaŭ pentristo; tamen Hector okupiĝis nur pri Esperanto. Ferdinand pagis Hector, por ke Hector havu artan instruon kun sia patro. Tio okazis, kaj daŭre ĝis sia morto en 1920 Hector ricevis monan subtenon de sia patro. Konklude oni povas konstati, ke Ferdinand estas la unua mecenato de la Esperanto-Movado kaj de UEA. Ferdinand abunde pentris la montojn de la Alpoj sidante apud la lito de sia filo, kiu kuŝis en hospitalo en Leysin, kantono Vaŭdo.

En 1898 Hodler edziĝis al Berthe Jacques.

En 1914 li kondamnis la barbaraĵojn de germana atako al Reims. Pro tio la germanaj muzeoj forigis verkojn de Hodler.

En la sama jaro lia amorantino Valentine Godé-Darel havis diagnozon de kancero kaj multajn horojn Hodler pasigis apud ŝia lito, pentrante notindan serion de bildoj pri ŝia sufero. Ŝia morto en 1915 profunde tuŝis Hodler kaj li mortis en Ĝenevo postlasante plurajn nefinitajn verkojn, kiuj bildigas la urbon.

Granda kvanto de verkoj de Ferdinand Hodler troviĝas en Sarajevo, en Bosnio. Pri tio verkis Spomenka ŠTIMEC en sia libro Hodler en Mostar (romano 2006). Danke al kontribuo de la svisa ambasadejo la Arta Galerio de tiu urbo ricevis renovigon post la balkana milito (1992).

Ferdinand Hodler estis rivalo de Philippe Robert, pentristo, pranevo de Léopold Robert kaj avo de Mireille Grosjean-Robert.