Ferdinand Hodler

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ferdinand Hodler (la 14-an de marto 1853 – la 19-an de majo 1918, civitano de Gurzelen (Kantono Berno)) estis unu el la plej konataj svisaj pentristoj de la 19-a jarcento.

Hodler naskiĝis en Berno sed transloĝiĝis al Ĝenevo 18-jara por komenci sian karieron kiel pentristo. La verkoj de Hodler konsistis el pejzaĝoj kaj portretoj, kun vigla realismo. En la lasta jardeko de la 19-a jarcento lia verko evoluis al kombino de diversaj artaj skoloj, inkluzive de simbolismo 'art nouveau'. Li disvolvis stilon, kiun li nomis [paralelismo], kies trajto estis la grupigo de figuroj simetrie aranĝitaj, sugestante riton aŭ dancon.

En 1889 Hodler edziĝis al Berthe Jacques. Unu el iliaj filoj estis Hector Hodler, kunfondinto de UEA, Universala Esperanto-Asocio.

En 1914 li kondamnis la barbaraĵojn de germana atako al Reims. Pro tio, la germanaj muzeoj forigis verkojn de Hodler.

En la sama jaro lia amorantino Valentine Godé-Darel havis la diagnozon de kancero kaj multajn horojn Hodler pasigis apud ŝia lito, pentrante notindan serion de bildoj pri ŝia sufero. Ŝia morto en 1915 profunde tuŝis Hodler kaj li mortis en Ĝenevo postlasante plurajn nefinitajn verkojn, kiuj bildigis la urbon.

Ferdinand Hodler estis rivalo de Philippe Robert, pentristo, pranevo de Léopold Robert kaj avo de Mireille Grosjean-Robert.


Portreto de Louise-Delphine Duchosal
Lemano vidata de Chexbres