Ferdinand Kürnberger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferdinand Kürnberger
Persona informo
Naskiĝo 3-an de julio 1821 (1821-07-03)
en Vieno
Morto 14-an de oktobro 1879 (1879-10-14) (58-jaraĝa)
en Munkeno
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ferdinand KÜRNBERGER (naskiĝinta en la 3-a de julio 1821 en Vieno, mortinta en la 14-a de oktobro 1879 en Munkeno) estis aŭstra verkisto kaj literaturkritikisto. Li konsideratas kiel la plej grava reprezentanto de liberalismo siatempe en Aŭstrio. Liaj plej imponaj paŝoj antaŭen estis sur la kampo de felietono.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La lerninto de eklezia gimnazio studis filozofion kaj filologion ĉe la Universitato de Vieno. Dume li skribis artikolojn por viena gazetoj. Post partopreno en la Revolucio de 1848 li fuĝis Germanujon. Li batalis en 1849 ribelule en Dresdeno kaj malliberigitis 9 monatojn el prizono burga. Post oftaj transloĝiĝoj (Hamburg, Bremen, Frankfurt am Main) li rajtis reveni en Aŭstrujon en 1864.

De 1865-67 li vivis en Graz; de 1867-70 li estis sekretario de la germana Schiller-fondaĵo en Vieno kaj iris poste denove al Graz.

Graveco kiel verkisto[redakti | redakti fonton]

Kürnberger verkis nenombreblajn kontribuaĵojn pri politikaj, moralaj, socialaj kaj kulturaj demandoj, kiuj eldonitis en la volumoj Siegelringe (1874) kaj Literarische Herzenssachen (1877). Karl Kraus nomis lin sia idolo.

Kürnberger famiĝis pro sia unua romano Der Amerika-Müde. Amerikanisches Kulturbild (1855), kie li atakis la ĝeneralan jam eŭforian ŝategon de Usono, aludante al la Heine-a vorto Europamüdigkeit (=malentuziasmo pri Eŭropo).

Malpli sukcesaj estis la noveloj kaj rakontoj, kiuj kolektitis per la trivoluma Novellen (1861/62) kaj Löwenblut (1892): ĝi enlistigu en la literaturaĵoj realismaj.

Lia dua romano Das Schloß der Frevel (2 volumoj, 1862-76) pro tro tolerema kaj malferma pritrakto de religiaj kaj moralaj demandoj povis aperii komplete nur postmorte.

Politika propagandisto[redakti | redakti fonton]

Post 1866 li favore prezentis la germannacie fokusitan politikon de Prusio; li nekaŝite admiris ties protagoniston Otto von Bismarck.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Wolfgang Klimbacher: Ferdinand Kürnberger und Adolf Fischhof. Zwei ehemalige „Märzkämpfer“ in deutschnationaler Euphorie. Literarisch-politische Reaktionen auf Krieg und Reichsgründung 1870/71. En: Klaus Amann (eld.): Literatur & Nation. Böhlau, Wien 1996.
  • Wolf Dieter Kühnel: Ferdinand Kürnberger als Literaturtheoretiker im Zeitalter des Realismus. Kümmerle, Göppingen 1970
  • Andreas Wildhagen: Das politische Feuilleton Ferdinand Kürnbergers. Themen und Technik einer literarischen Kleinform im Zeitalter des deutschen Liberalismus in Österreich. Lang, Frankfurt/M. 1985.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]