Ferdinand Ries

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ferdinand RIES (* 28-an de novembro 1784 en Bonn; † 13-an de januaro 1838 en Frankfurto ĉe Majno) estis germana komponisto kaj pianisto.

Ferdinand Ries

Verkaro[redakti | redakti fonton]

La verklisto de Ferdinand Ries enhavas multajn komonaĵojn por piano, sed ankaŭ ĉambromuzikon, 8 simfoniojn, intrumentajn konĉertojn, operojn (laŭstile de Beethoven), samkiel sakrala kaj malsakrala voĉkanta muziko. Lian kontribuon al la ĉambromuziko por arĉinstrumentoj ĝis nun oni ne laŭmerite taksis.

Al lia intima rilato kun Beethoven dankendas la informoj, ankoraŭ nuntempe gravaj por la studado de ĉilasta kiel artisto kaj homo, kiujn li kune kun Wegeler publikigis sub la titolo: "Biographische Notizen über L. v. Beethoven" (Koblenco 1838).

Jen la 8 simfonioj:

  • n-o 1 en D-maĵora op. 23
  • n-o. 2 en c-minora op. 80
  • n-o 3 en Eb-maĵora op. 90, unua prezentado en Londono 1814
  • n-o en F-maĵora op. 110, ekestis 1818
  • n-o 5 en d-minora op. 112
  • n-o 6 en D-maĵora op. 146, ekestis 1822
  • n-o 7 en a-minora op. 181, ekestis 1835
  • (n-o . 8) en Eb-maĵora WoO 30, ekestis 1822

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]