Ferdinando Palasciano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferdinando Palasciano
Persona informo
Naskiĝo 13-an de junio 1815 (1815-06-13)
en Capua
Morto 28-an de novembro 1891 (1891-11-28) (76-jaraĝa)
en Napolo
Lingvoj itala
Ŝtataneco Reĝlando Italio
Okupo
Okupo kirurgo • politikisto • universitata instruisto
vdr

Ferdinando PALASCIANO (naskiĝis la 13-an de junio 1815 en Capua, mortis la 21-an de novembro 1891 en Napolo) estis itala kirurgo, politikisto kaj unu el la pioniroj de Ruĝa Kruco.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Filo de Petro, komunuma sekretario de Monopoli, kiu transloĝiĝis al Kapua por laboro, kaj de Raffaela Di Cecio.

Li diplomiĝis tre juna pri Belartoj kaj Filozofio, tiam pri Bestokuracado kaj fine pri Medicino kaj Kirurgio. Je la aĝo de tridek tri jaroj, li estis nomumita kuracisto de la Armeo de la Reĝlando de la du Sicilioj, li estis en Messina dum la ribelo de 1848.

Kontraŭ la ordono de generalo Carlo Filangieri, la juna kuracisto ankaŭ kuracadis la malamikojn, kiuj estis vunditaj dum la batalo. Li estis akuzita pri malobeo, kaj minacita je mortkondamno. Li tamen pravigis sian konduton antaŭ Filangieri per la aserto: "La vunditoj, sendepende de la armeo al kiu ili estas ligitaj, estas por mi sanktaj kaj ili ne povas esti konsiderataj kiel malamikoj", kaj "Mia kuracista devo estas pli grava ol mia devo kiel soldato." Nur la interveno de la reĝo Ferdinando la 2-a ŝanĝis la mortpunon al unu jaro de mallibero en Reggio Calabria.

Ĉi tiu sperto estis prezentita en lia postaj deklaroj al la Internacia Kongreso de la Pontaniana Akademio de Napolo en 1861, kaj tio havis larĝan reeĥon tra Eŭropo. Ĝi estis unu el la bazoj de la Ĝeneva Konvencio de 1864, kiu naskigis la Ruĝan Krucon.

Samtempe li estis nomumita Profesoro pri Kirurgio ĉe la Universitato de Napolo (1865) kaj fondita en 1882 kune kun Proff. Angla de la Universitato de Palermo, Loreta de la Universitato de Bolonjo kaj Bottini de la Universitato de Milano.

Interna korto de la Palaco Palasciano en Napolo, domo luita de li kaj la edzino en 1868.

Malgraŭ la renoma reputacio, kiun li ĝuis en sia fako, kaj nacie kaj internacie, kaj kvankam li eĉ altiris studentojn el la tuta Eŭropo kaj kuracistojn por ke ili lernu lian teknikon, li demisiis, en akra disputo kun la tiama rektoro (Imbriani) pro la movo de kelkaj sekcioj de la Fakultato al la Monaĥejo de Jesuo kaj Maria, kiu estis "adaptita" en mallonga tempo kaj kiujn Palasciano konsideris sub la nerezignebla minimumo de higienaj normoj.

Li tiam estis vokita al konsulto fare de Garibaldi por trakti pafvundon en la meza maleolo de la malsupra dekstra kruro dum batalo de Aspromonto. Palasciano konsilis al kuracistoj de Garibaldi kirurgie interveni por depreni kuglon de la osto, tamen ili ne fidis lin.kaj eĉ argumentis, ke tie ne troviĝas kuglo. Ili konvinkiĝis nur post kelkaj monatoj. Inter Palasciano kaj Garibaldi estiĝis profunda amikeco, atestita de antaŭnelonge trovitaj korespondaĵoj, konservitaj ĉe la Muzeo S. Martino o en Napolo

Turo de la Palaco Palasciano, restaŭrita kaj en foto de 2011.

Li estis ankaŭ deputito en la Parlamento en la 14-a, 15-a kaj 16-a sesioj, kaj ankaŭ senatano, kaj magistratano en la urbo Napolo.

En 1886 ekaperis la unuaj simptomoj de serioza demenco, kun mallongaj klarmensaj intervaloj; tiu malsano akompanis lin ĝis la morto. Dum la jaroj de malsano estis ĉiam ĉe lia flanko la edzino Olga de Wavilow, rusino je nobela origino, kaj kelkaj amikoj.

Li estas enterigita en la placo de la eminentuloj de la tombejo de Poggioreale.