Ferdinando (luno)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ferdinando. |
Ferdinando | |
Natura satelito de Urano (XXIV) | |
natura satelito de Urano | |
---|---|
Oficiala nomo | Urano XXIV[1] |
Aliaj nomoj | S/2001 U 2 |
Nomita laŭ | Ferdinando vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Matthew J. Holman John J. Kavelaars Dan Milisavljevic Brett J. Gladman[1] |
Dato de malkovro | 13-a de aŭgusto 2001[1] |
Loko de malkovro | Inter-Amerika observatorio de Cerro Tololo (Ĉilio)[1] |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 20 901 000 km[2] |
Discentreco | 0,3682[2] |
Klinangulo | 167,346°[2] sur la ekliptiko |
Periodo | 2 887,21 tagoj[2] |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | ~ 20 km[2] |
Maso - Denso |
~ 5,4 × 1015 kg 1,3 × 103 kg/m3 (hipoteze) |
Rotacia periodo | nekonata |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | ~ 64 K |
Albedo Geometria albedo |
0,04 (hipoteze) 0,04 vd |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 25,1 |
Ferdinando esta, laŭ nunaj konoj, la plej ekstera satelito de Urano; neregula satelito, ĝi estas verŝajne kaptita asteroido aŭ fragmento de asteroido.
Malkovro
La 13-an de aŭgusto 2001 Matthew J. Holman, John J. Kavelaars, Dan Milisavljevic kaj Brett J. Gladman malkovris novan sateliton de Urano, al kiu ili donas maldaŭran nomon S/2001 U 2. Kvankam tiu-ĉi estis revidata plurfoje, lastfoje la 5-an de septembro 2002, ĝi perdiĝis ĝis kiam Scott S. Sheppard kaj David C. Jewitt , la 24-an de septembro 2003, retrovis ĝin sur kliŝaĵoj faritaj en Mauna Kea en aŭgusto kaj septembro de la sama jaro[3].
Nomo
En 2005, kun aprobo de IAU[4] ĝi ricevis nomon inspiratan el la verkaro de William Shakespeare : Ferdinando (angle: Ferdinand) estas la filo de la reĝo de Napolo, en "La Ventego".
Notoj kaj referencoj
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Uranian Satellite Fact Sheet kaj Uranus' Known Satellites (angle)
- ↑ IAUC 8213: S/2001 U 2, S/2002 N 4; C/2003 S4 (angle)
- ↑ IAUC 8648: Sats OF URANUS; 2005mf, 2005mg; C/2005 U7, C/2005 U8, C/2005 Y1 (angle)
Eksteraj ligiloj
grekepole Ferdinando, el "Księżyce planet Układu Słonecznego" grekeangle Ferdinando (angla versio) grekeangle Ferdinando, el "Solar System Exploration" grekeangle Ferdinando kaj Margareto grekefrance La malgrandaj satelitoj de Urano grekefrance Ferdinando, el la paĝaro de Jean-Michel grekefrance Novaĵoj de la ĉielo de oktobro 2003: Novaj satelitoj por Urano kaj Neptuno grekegermane Ferdinando kaj aliaj eksteraj uranlunoj (el "Projekto Luno")
|