Ferdinando la 2-a (Leono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero laŭ miniaturo de Tombo A de la Katedralo de Santiago de Compostela.
Sigelo de Fernando la 2-a de Leono

Fernando la 2-a de Leono (1137 - Benavente, provinco de Zamoro, 22-a de januaro de 1188). Reĝo de Leono[1]inter la jaroj 1157 kaj 1188.

Biografio

Familia deveno

Li estis la filo de Alfonso la 7-a de Leono la Imperiestro, reĝo de Leono kaj de la reĝino Berengela de Barcelono, liaj patraj avoj estis la grafo Rajmondo de Burgonjo kaj la reĝino Urraca la 1-a (Leono) (prononce [urAka], dum liaj patrinaj avoj estis Rajmondo Berengero la 3-a de Barcelono, grafo de Barcelono, kaj ties edzino la grafino Douce de Gévaudan.

Estis liaj fratoj, inter aliaj, Sanĉo la 3-a (Kastilio) kaj Sanĉa de Kastilio kaj Barcelono, kiu edziniĝis al Sanĉo la 6-a, la Saĝa, reĝo de Navaro. Li estis duonfrato de Sanĉa de Kastilio kaj Pollando, kiu edziniĝis al Alfonso la 2-a "el Casto", reĝo de Aragono.

Infanaĝo kaj junaĝo de la estonta reĝo

Lia eduko estis respondeco de gravulo el Galegio, nome la grafo Ferdinando Pérez de Traba el la sama stirpo kiel la antikvaj kavaliroj de lia avino, nome la reĝino Urraca de Leono, kaj de la instruistoj kaj defendintoj de lia patro, nome Alfonso la 7-a de Leono la Imperiestro, ankaŭ patro de kiu estos lia dua edzino, Teresa Fernández de Traba. Tuj li estis inicata al la taskoj de registado. El 1151 li estis asociigita al la trono fare de lia patro, kune kun lia frato la infanto Sanĉo, reĝo de Kastilio, kaj pro tio en dokumentoj de Leono kaj Galegio estas ofta lia konfirmo per la titolo de reĝo, aŭ reĝo de Galegio.[2] Li estis ĉirkaŭta ekde la komenco de gravuloj kaj leonanoj kaj galegoj, kiaj la grafoj Ponce de Minerva, Ramiro Froilaz, Pedro Alfonso, kaj Fernando Pérez de Traba.

En koncilio iniciata en Valadolido en 1155, oni interkonsentis pri la determinoj kaj limoj de la divido de la ŝtatoj de lia patro, kiu ankoraŭ vivis. Tie oni atribuis li la regnojn de Leono kaj Galegio, escepte la komarkojn de Kampotero, Sahagún kaj Asturio de Santillana.

Komenco de regado kaj unua geedziĝo, kun Urraca de Portugalio

En 1157 mortiĝis lia patro, Alfonso la 7-a de Leono la Imperiestro, kaj kiel tiu disponis per sia testamento, lia dua filo iĝis reĝo kun la nomo de Ferdinando la 2-a de Leono, kaj ekregis la teritoriojn de la regno de Leono kaj Galegio.

En 1158 li interkonsentis kun sia frato Sanĉo, reĝo de Kastilio, per la Traktato de Sahagún, militi kontraŭ la sudhispanaj islamanoj, dispartigi la konkeritajn teritoriojn, kiuj kaze de morto el unu el la du fratoj estos heredontaj de la superviva frato, kaj la dispartigo de la teritoriojn de la Regno de Portugalio. La morto de lia frato Sanĉo, kiu mortiĝis en 1158 kaj estis sukcedata en la kastilia trono de sia filo Alfonso la 8-a de Leono, nuligis la ĉapitrojn de la traktato de Sahagún.

Dum la minoritato de aĝo de lia nevo Alfonso la 7-a de Leono, en la regno de Kastilio komencis la rivaleco inter la Familio de Lara kaj la Familio de Castro pro la regenteco je la nomo de la infanta reĝo. Profite de la anarkia ŝtato kie estis la regno de la mortinta frato, Ferdinando la 2-a de Leono invadis la regnon de Kastilio kun armeo, kaj postulis, por restaŭri la ordon en la regno, kiun la membroj de la Familio de Lara donus al sia nevo Alfonso la 8-a, kies eduko volis prizorgi.

En 1160 Ferdinando Rodríguez de Castro la Kastilia, kun armeo de la familio de Castro, venkis super la partianoj de la familio de Lara en la Batalo de Lobregal, kie perdis la vivon la grafo de Osorio Martínez, lia bofrato, kaj kie Nuño Pérez de Lara estis kaptita. En 1162 Rodríguez de Castro estis nomumita Mayordomo Mayor (superula servisto) de Ferdinando la 2-a de Leono, posteno kiun li plenumis dufoje; en la unua li ekoficis la 15an de aŭgusto de 1162 kaj finis la 6an de septembro de 1164. Poste li reposteniĝis el 19a de oktobro de 1165 al 15a de majo de 1166.

Li edziĝis en 1165 al Urraca de Portugalio, infantino de Portugalio, filino de Afonso la 1-a (Portugalio) kaj de Mafalda de Sabojo. Tiam li restaŭris kaj reloĝigis la urbojn de Ledesma kaj Ciudad Rodrigo, kaj tio provokis ke la loĝantoj de Salamanko kiuj, ŝajne, estis aĉetintaj la urbon de Ledesma, ekarmeis kontraŭ la reĝo kaj la aŭtoritatoj de Ledesma; kiam la reĝo Ferdinando ekkonis tion ekarmeis kontraŭ la insurekciintoj kaj devigis ilin retiriĝi al sia urbo.

La milito kontraŭ la regno de Kastilio (1162-1166)

En 1162, li konkeris la urbon de Toledo, elprenante ĝin al la kastilianoj, kaj enoficigante tuj poste kiel reganto de la urbo al Ferdinando Rodríguez de Castro. La urbo de Toledo restis en povo de la leonanoj ĝis la jaro 1166, kiam ĝi estis rekuperita de la kastiliaj.[3] La 27an de septembro de 1162 la reĝo de Leono subskribis interkonsenton, konita kiel la traktaĵo de Ágreda, kun Alfonso 2a la Ĉasta, reĝo de Aragono.

En 1164 Ferdinando Rodríguez la Kastilia penetris en la reĝlando de Kastilio por la dua fojo kun armeo kaj li disvenkis la grafon Manrique Pérez de Lara en la Batalo de Huete, okazinta en la monato de junio aŭ julio de tiu jaro. Kvar jarojn poste li estis enoficigita urbestro de Leono, estante lia devo kontroli kaj esti je la komando de la ekzistantaj fortoj en la urbo, ĝis la jaro 1182, kiam li lasis la postenon.

Ferdinando la 2-a de Leono kaj la membroj de la familio de Lara kunvenis en Soria, kaj ili akordis ke, por protekti la urbon de Toledo de la araboj, ili transdonu al la Templanoj la urbon de Uclés, loke en la aktuala provinco de Cuenca, kaj kiu poste iĝos la sidejo de la Ordeno de Santiago. La reĝo de Leono, timema ke la membroj de la familio de Lara povus rompi la pacon akordigitan, aliancis kun Sanĉo la 6-a de Navaro por intimidi la koncernajn kastiliajn magnatojn kaj, per tiu sistemo, povi direkti siajn trupojn kontraŭ la almohadoj, al kiuj li elprenis la urbojn de Alcántara kaj Alburquerque.

Konkero de Badajoz kaj milito kontraŭ la regno de Portugalio

Inter la jaroj 1166 kaj 1168 Alfonso la 1-a, reĝo de Portugalio, konkeris plurajn lokojn apartenintajn al la leona krono. Ferdinando la 2-a de Leono reloĝigis Urbo Rodrigo, kaj la suvereno de Portugalio, suspektante ke lia bofilo fortikigas ĝin kun la intenco ataki lin en la estonteco, sendis kontraŭ tiu loko armeon estritan de sia filo, la infanto Sanĉo de Portugalio, heredanto de la trono de Portugalio. Prezentiĝis la reĝo de Leono por helpo de la loko sieĝita kaj, post batalo kiun li faris kontraŭ la portugalaj trupoj ilin fuĝigis, farante multnombrajn malliberulojn. Alfonso la 1-a de Portugalio invadis tiam Galegion, konkeris Tuy kaj multajn aliajn kastelojn, kaj en la jaro 1169 atakis la urbon de Cáceres. Li poste marŝis kune kun siaj trupoj kontraŭ la urbo de Badajoz, kiu troviĝis en povo de la islamanoj, sed kiu laŭ tio akordigita en la traktaĵo de Sahagún, kiu estis subskribita en 1158, ĝi devus aparteni kiam estos rekonkerita al la reĝlando de Leono.

Komence de la somero de 1169, Gerardo Sempavor de la reĝlando de Portugalio, prenis la urbon de Badajoz post longa sieĝo, sed la reganto de la urbo rifuĝis en la Alkazabo de Badajoz, kaj la sieĝo devis daŭrigi.[4] Vidante la ŝancon kiu al li prezentiĝis por aldoni al siaj teritorioj la ĉefan urbon de la regiono koste de siaj kristanaj malamikoj kaj islamanoj, Alfonso la 1-a de Portugalio prezentiĝis kun armeo al Badajoz cele anstataŭi al Gerardo Sempavor kiel estro de la sieĝo.


La urbo de Trujillo iĝis la ĉefurbo de la senjorlando kunigita de Ferdinando Rodríguez de Castro la Kastilia. Tio provokis la opozicion de la reĝo Ferdinando, kiu argumentis ke Badajoz al li apartenis. La reĝo de Leono direktis sin tiam al la sudo kun armeo, laŭ peto de la kalifo almohado Abu Jakub Jusuf, kiu jam estis sendinta armeon de kvincent ĉevaliroj cele helpi sian sieĝitan guberniestron.[5]

La Kastilia, kiel plej granda Ĉefservisto de la monarko, iris kiel unu el la leonaj estroj de la ekspedicio. La portugaloj kiuj sieĝis la Alkazabon de Badajoz vidiĝis tiam sieĝitaj de la leonanoj, kaj eksplodis lukto sur la stratoj de la urbo. Dum li klopodis eskapi, Alfonso la 1-a de Portugalio estis kaptita de la viroj de Ferdinando la 2-a, post havi rompitan kruron. Samtempe, Ferdinando la 2-a kaptis Gerardo Sempavor. Post la preno de la urbo kaj de la Alkazabo de Badajoz fare de la leonanoj, ĉi tiuj lastaj lasis la urbon en manoj de siaj islamaj aliancanoj. Gerardo Sempavor devis transdoni al la reĝlando de Leono plurajn de la lokoj kiujn ĝi estis konkerinta, kontraŭ sia libereco.[4][6]

Ferdinando la 2-a de Leono konservis la urbon de Cáceres, sed la lokoj de Trujillo, Montánchez, Santa Cruz de la Sierra kaj Monfragüe pasis al posedo de Ferdinando Rodríguez de Castro.[7] Post la donaco ricevita, Rodríguez de Castro iĝis sinjoro de sinjorlando duonsendependa lokalizita inter la riveroj Taĵo kaj Gvadiano, kies sidejo troviĝis en la urbo de Trujillo. Alfonso la 8-a de Kastilio notis la strategian gravecon de la fortoj konceditaj al la Kastilia, rigarde al futura reloĝigo, ĉar tiuj fortikaĵoj troviĝis en la zono kiu laŭ la Traktaĵo de Sahagún de 1158 apartenis al la areo de influo de la reĝlando de Kastilio.[8]

Venkitaj de Alfonso la 1-a Enríquez, la islamanoj atakis en 1173 la reĝlandon de Leono, provante konkeri Urbon Rodrigon; sed Ferdinando la 2-a, kiu havis konon de ties intencoj, defendis la urbon de la provinco salamanka per la trupoj kiujn li povis kunigi el Leono, el Zamoro, el pluraj lokoj de Galegio, kaj el aliaj punktoj de la reĝlando, donante ordon samtempe al la resto de sia armeo kunveni kun li plej antaŭe ebla. La islamanoj estis disvenkitaj kaj povis konservi sian liberecon nur tiuj kiu fuĝis.

En 1170 oni kreis la Ordenon de Santiago, kun la celo protekti la pilgrimantojn kiuj vizitis la tombon de la Apostolo Santiago kaj kontroli teritoriojn.

Dua geedziĝo, kun Teresa Fernández de Traba

Ĉirkaŭ la jaro 1171 aŭ 1172, la reĝo Ferdinando malakceptis sian unuan edzinon, nome la reĝino Urraca de Portugalio, kvankam la reĝino estis naskinta la infanton Alfonso, kiu sekvos sian patron en la leona trono, pro la grado de parenceco kiun li subtenis kun sia edzino, ĉar ambaŭ geedzoj estis duonkuzoj.

Inter 1177 kaj antaŭ la 7a de oktobro de 1178 li geedziĝis denove, tiam kun sia dua edzino, nome Teresa Fernández de Traba, neleĝa filino de la grafo Ferdinando Pérez de Traba kaj de Teresa de Leono kaj vidvino de la grafo Nuño Pérez de Lara.

Milito kontraŭ la reglando de Kastilio kaj konferenco de Tordesillas (1178-1180)

En 1178 Ferdinando la 2-a de Leono invadis la reĝlandon de Kastilio. Li konkeris la lokojn de Castrojeriz kaj Dueñas antaŭ ol Alfonso la 8-a estis povinta meti koncernajn fortojn en stato de gardo, samtempe ke la kastilia suvereno aliancis kun Alfonso la 1-a Enríquez, reĝo de Portugalio, kiu sendis al sian filon, nome la infanto Sanĉo de Portugalio, lukti kontraŭ la reĝo de Leono.

En 1180 kunvenis en la loko valadolida de Tordesillas la reĝoj de Kastilio kaj Leono, kiuj akordigis fini siajn diferencojn, stampante interkonsenton de paco. La tago 6a de februaro de 1180 forpasis lia dua edzino, nome la reĝino Teresa Fernández de Traba, kiu mortis naskante filon, kiu forpasis samtempe kun sia patrino kaj estis entombigita kune kun ŝi en la Reĝa Tombejo de Sankta Isidoro de Leono.

Ordigo de la teritorio

La reĝo Ferdinando donis privilegiojn de foruo al multnombraj urboj kaj vilaĝoj; en 1164, al Padrón kaj Ribadavia; en 1168, al Noya; en 1169 al Castro Caldelas kaj al la urbo de Pontevedra; en 1170 al la urbo de Tuy kaj en 1177 al la urbo de Lugo. Li favoris ankaŭ al multnombraj monaĥejoj, tiaj kiaj tiuj de Sobrado, Melón, Armenteira, Moraime aŭ Xubia. Li havigis profitojn krome al la Katedralo de Santiago de Compostela, donante dumvivan pension al la Majstro Mateo. Dum lia reĝado estis fondita la Ordeno de Santiago kaj la papo Aleksandro la 3-a koncedis la privilegion de la sankta jaro jakoba (Buleo Regis Aeterni, jaro 1181). Koncerna privilegio koncedita al la Katedralo de Santiago de Compostela favoris la apogeon de la pilgrimadoj, samtempe ke li plivigligis la ekonomian, kulturan kaj artan disvolviĝojn de la teritorioj trairitaj de la Vojo de Santiago.

Tria geedziĝo, kun Urraca López de Haro

En 1187 Ferdinando la 2-a de Leono geedziĝis la trian fojon, tiam kun Urraca López de Haro, filino de Lope Díaz de Haro, senjoro de Biskajo, Nájera kaj membro de la familio de Haro, kaj de la grafino Aldonza Rodríguez, kun kiu li subtenis amrilatojn de la jaro 1180, kiam forpasis lia dua edzino. Ferdinando la 2-a donacis al lia edzino la kastelojn de Aguilar kaj Monteagudo.

Ferdinando helpis al la reĝo de Portugalio kiam la islamanoj sieĝis la urbon de Santarém. Urraca López de Haro, kiu ekkonis, ke alproksimiĝas la fino de la vivo de lia edzo, volis entronigi sian solan postvivantan filon, nome Sanĉo Fernández de Leono, kiel malprofito de la infanto Alfonso de Leono, filo unuenaskita de Ferdinando kaj de la reĝino Urraca de Portugalio. Por sukcesigi sian intencon la reĝino Urraca subtenis ke la naskiĝo de la infanto Alfonso estis neleĝa, pro tio ke la geedzeco de liaj gepatroj estis nuliginda pro la ekzistantaj sangoligoj (samfamiliaj) inter ambaŭ "geedzoj". La reĝo Ferdinando ekziligis tiam sian filon unuenaskitan, kio okazigis triumfon por lia duonpatrino, kiu penis, ke ŝia filo Sanĉo heredis la tronon post la morto de sia patro.

Morto kaj entombigo

Tombo de la reĝo Ferdinando la 2-a de Leono. Katedralo de Santiago de Compostela.

La reĝo Ferdinando forpasis en la urbo zamora de Benavente, la 22an de januaro de 1188, je siaj kvindek tri jaroj de aĝo, estonte sukcedita en la trono de lia filo unuenaskita, Alfonso la 9-a de Leono. Kontraŭ liaj deziroj ricevi entombigon en la katedralo de Santiago de Compostela, estis enterigita en iu loko, eble en la Reĝa Tombejo de Sankta Isidoro de Leono, ĉar al lia vidvino, nome la reĝino Urraca, ne konvenis tien sendi la restojn de Santiago de Compostela, pro tio ke ties ĉefepiskopo, Petro Suárez de Deza estis partiano de la reĝo Alfonso la 9-a kaj ne de la reĝino Urraca.

Poste, liaj restoj estis senditaj pro ordono de lia filo Alfonso la 9-a de Leono al la Katedralo de Santiago de Compostela, kie la forpasinta reĝo de Leono estis manifestinta ke li deziris esti entombigita, ĉar tie troviĝas entombigitaj lia patrino, la reĝino Berenguela de Barcelono, kaj lia avo Rajmundo de Burgonjo, edzo de la reĝino Urraca la 1-a de Kastilio-Leono kaj, por tio, en dokumento donita en la urbo de Benavente la 26an de julio de 1180, oni konfirmis al la katedralo de Santiago de Compostela la donacojn kiujn la suvereno estis koncedinta en la estinteco, kaj kiuj koncernis al la kapelananoj kaj al la reĝaj tomboj de la katedralo, ordenante krome en koncerna dokumento ke neniu konstruu kastelon en tiu teritorio.

La translokigo de la restoj de la reĝo Ferdinando la 2-a estas menciita en diplomo donita en Zamoro de la reĝo Alfonso la 9-a de Leono, kaj datita la 4an de majo de 1188, en kiu oni certigas ke la reĝaj restoj estis senditaj al la katedralo de Santiago de Compostela pro ordono de lia filo, kiu deziris plenumi la lastajn patrajn volojn, kaj entombigitaj apud la restoj de la Apostolo Santiago kun reĝaj honoroj, samtempe ke oni konfirmis en koncerna dokumento la privilegiojn kaj sendevigojn konceditajn al la katedralo pro la animo de lia forpasinta patro, kaj pro la sia propra.[9]

La tombo de la reĝo Ferdinando troviĝas en la Kapelo de la Relikvoj de la Katedralo de Santiago de Compostela, kie troviĝas la Reĝa Tombejo de la kompostela sidejo. Sur tombo de glata ŝtono troviĝas la kuŝanta statuo kiu reprezentas la forpasintan reĝon, kiu aperas vestita per tuniko kaj mantelo, zonigita la fronto per reĝa krono, kaj lia kapo aperas reprezentata per frizita hararo kaj per barbo, troviĝante la dekstra brako levita kaj metita je la alteco de lia kapo, dum lia maldekstra mano ripozas sur lia brusto.[10] La statuo kuŝanta kiu reprezentas Ferdinandon la 2-a de Leono estis datita en la unua duono de la 13a jarcento, kaj estis realigita post la forpaso de la reĝo, kiu forpasis en la jaro 1188, kio kondukis al konsidero ke ĝi eble estis mendita de la heredanto de la reĝo, Alfonso la 9-a de Leono.[11]

Posteularo

Produkto de lia geedzeco kun la reĝino Urraca de Portugalio naskiĝis unusola filo:

De lia dua geedzeco, nome kun Teresa Fernández de Traba naskiĝis:

  • Ferdinando de Leono kaj Traba (1178-1187).
  • Infanto sennoma kiu mortiĝis samtempe ke lia patrino konsekvence de la malsukcesa nasko. Li estis entombigita en la Reĝa Tombejo de Sankta Isidoro de Leono kie estis entombigita lia patrino.

La filoj de la tria geedzeco, nome kun Urraca López de Haro estis la jenaj:

  • García Fernández de Leono (1182-1184), naskiĝinta antaŭ la gepatra geedziĝo.
  • Alfonso Fernández de Leono (1184- ĉ. 1188).
  • Sanĉo Fernández de Leono (1186-1220), senjoro de Monteagudo kaj Aguilar.

Notoj

  1. La titolo komplete estis Rex Legionensis et GallecieRex Legionensis et Galleciae (Reĝo de Leono kaj Galegio). Li uzis ankaŭ la titolojn de Regis Legionis (Reĝo de Leono), Rex Hispaniae (Reĝo de Hispanio), Rex Hispanorum (Reĝo de la hispanoj) aŭ Rex Hispaniarum (Reĝo de la Hispanioj)
  2. "tenente Gallicie rex Fernandus", 1152 (Colección diplomática de San Martín de Jubia (977-1199). Santiago, 1935); "Adefonsus Ymperator, una cum coniuge sua dona Riga dominante regnante in tota Yspania. Sancius rex in Castella. Fredenandus rex in Galicia. Urraka regina in Asturias", (Colección diplomática del monasterio de Villanueva de Oscos. Oviedo, 1981. doc. 5); "Imperatoris Adefonsus, regis Fernandi imperat Galletia.", 1155, ibidem, doc. 6; "Adefonsus dei gratia hispaniarum imperator laudat et confirmat. Sanctius filius eius rex Castelle laudat et confirmat. Fernandus filius eius rex Galletie laudat et confirmat", 1155 (Documentos de la Catedral de Lugo).
  3. Simon Barton, "Two Catalan Magnates in the Courts of the Kings of León-Castile: The Careers of Ponce de Cabrera and Ponce de Minerva Re-examined," Journal of Medieval History, 18 (1992), 259.
  4. 4,0 4,1 Charles Julian Bishko, "The Spanish and Portuguese Reconquest, 1095–1492," A History of the Crusades, vol. 3: The Fourteenth and Fifteenth Centuries, Harry W. Hazard, ed. (Madison: University of Wisconsin Press, 1975), 414.
  5. Francisco Cillán Cillán, "La fortaleza medieval de la Sierra de Santa Cruz," Coloquios Históricos de Extremadura (2006).
  6. Powers (1987), 42.
  7. La kronikisto Ibn Ṣāḥib al-Ṣalā indikis ke tri jarojn post ĉi tiu konkero, inter la 17a de oktobro de 1167 kaj la 4a de oktobro de 1168, Gerardo Sempavor vidiĝis pelita cedi Trujillo al iu Ferdinando, bofrato de Ferdinando el Baboso, alude al Ferdinando la 2-a de Leono, kiu estis bofrato de Ferdinando la Kastilia, ĉar ĉi tiu lasta estis edzo de Estefanía Alfonso la Misfortuna, duonfratino de la reĝo de Leono. La donaco de la urboj al la Kastilia ankaŭ aperas konsignita en diversaj kristanaj fontoj, kazo de la Chronica latina regum castellae. La ĉirkaŭa datr donita de Ibn Ṣāḥib ne kongruas kun tiu de 1169 (cf. Bishko [1975], 414–15) aŭ 1170, indikita de aliaj fontoj. (cf. Julián Clemente Ramos, "La Extremadura musulmana (1142–1248): Organización defensiva y sociedad," Anuario de estudios medievales, 24 [1994], 649–50). Cf. Félix Hernández Giménez, "Los caminos de Córdoba hacia Noroeste en época musulmana, I," Al-Andalus, 32:1 (1967), 93.
  8. de la Montaña Conchiña, Juan Luis (1991-1992). «La Extremadura cristiana (1142-1230): el Poblamiento». Norba. Revista de historia (Cáceres: Universidad de Extremadura: Servicio de Publicaciones) (11-12): pp. 201. ISSN 0213-375X. Konsultita la 21an de februaro de 2010. «Alfonso VIII observó con atención los acontecimientos de Badajoz y especialmente la entrega al "Castellano" de los castillos de Montánchez, Santa Cruz, Albalat y Zuferola.».
  9. Del Arco y Garay, Ricardo, Instituto Jerónimo Zurita. Consejo Superior de Investigaciones Científicas, Sepulcros de la Casa Real de Castilla, 1954, Madrido, paĝoj 169-170, ĉapitro XII.
  10. Elorza, Juan C., Lourdes Vaquero, Belén Castillo, Marta Negro, Editorial Evergráficas S.A., Junta de Castilla y León. Consejería de Cultura y Bienestar Social, El Panteón Real de las Huelgas de Burgos. Los enterramientos de los reyes de León y de Castilla, 1990, isbn = 84-241-9999-5, paĝo 57.
  11. Del Arco y Garay, Ricardo, Instituto Jerónimo Zurita. Consejo Superior de Investigaciones Científicas, Sepulcros de la Casa Real de Castilla, 1954, Madrido, paĝoj 169, ĉapitro XII: "Es obra posterior a la fecha de la muerte del rey (1188). De seguro la encargó su hijo Alfonso IX hacia el año 1200, cuando andaba en los treinta años."