Ferdydurke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pieter Bruegel- Ludoj de infanoj

Ferdydurke estas pola romano de Witold Gombrowicz unue eldonita en 1937. Ĝi estis opiniata kiel la ege grava por la monda literaturo antaŭ la 2-a mondmilito. De kiam ĝi estis tradukita al la hispana kaj la franca ĝi fariĝis la unuranga verko de la mondliteraturo. Ofte ĝi estas nomata la "Kiĥoto de moderna literaturo" pro ĝia prekursora pola ekzistadismo, postmodernismo, proto-dadaismo kaj strukturismo.

Synopsis

La romano estas la fikcia aŭtobiografio de Józio. Li estas maladoleska 30-jarulo kiu ĉiam ne povas orientiĝi en la mondo, fiksiĝi en la vivo labore kaj finance. Tute surrealisme li estis forkaptita de la profesoro T. Pimko, kiu aligas lin al la lernejo. La humura, absurda situacio devigas Józio-n por ie trapasi la mirindajn maladoleskaĵojn de la mondo. Li devas esti la observanto de kvereloj de la junuloj kiuj ribelas kontraŭ nomi ilin senkulpaj. Por estiĝi adoleskaj ili sakras kaj batalas per la aĉaj mienoj pro kio la fabulo fariĝas komedia. Aŭtoro mem kontraŭas per ĉiuj rimedoj al tiu maladoleskigo nomante ĝin upupienie (postaĵetigo, pugigo). Józio enfine ekloĝas ĉe ironie junema domo de Młodziakowie (laŭ franca traduko: Lejeune, esp.: Gejunaj) ĉe kiu loĝas ankoraŭ Zuta, junulino. Li komencas nun batali kun la enamiĝo al ŝi. Enfine por venki la batalon kun sia nepoveco li kaŝe legas ĉiujn amajn leterojn de ŝi kaj detruas aĵojn de ŝi kaj de la familio por fini sian pasion. Ĝi estas la ago paradokse maladoleska kvankam ŝajnis antaŭe ke la aŭtoro konscias, kio estas adoleskeco. Li eskapas kun amiko de la lernejo al la nobela domo de sia familio en la vilaĝo malkovrante iliajn maladoleskaĵojn. La tuta libro estas multfoje interrompata per multaj historioj kiuj estas analogiaj al si en fremdaj partoj de la libro. Plej fama estas la historio de Filidoro.

La sktrukturo kaj ideoj

"Ferdydurke", eldonita de Rój, ilustrita de Bruno Schulz

La strukturo de "Ferdudurke" estas analogiaĵo pri kiu Gombrowicz skribis en la interrompata "Antaŭparolo al la Filidoro". Ne nur interrompantaj historioj sed ankaŭ aliaj detaloj kiel vortoj, difinoj analogias en diversaj partoj de la libro. Ĝi mem simulas al la adoleskiĝado, maturiĝado, plenigo de la formo skribante pri la maladoleskeco, malmatureco, malpleneco de la arto. La projekto estas gravega por la monda strukturismo kaj postmodernismo ĉar laŭ ĝi arto povas disvolviĝi nur per la batalo kun sia propra malmatureco. Same Józio, kiu batalis kun sia maladoleskeco havante vere 30 jarojn, ĉiam estis pugigata, troviĝante en la absurda, humurema situacio. Homo estas do ĵetita en sia malpoveco – "mi estas stulta, kvankam mi devas paroli saĝe". Ĝi estas la pola ekzistadiismo de Gombrowicz. En la romano la difinoj estas multfoje naturalismaj. La romano ampleksas ankaŭ la interesan rigardon sur la pola kulturo kaj la granda kulturo. Jam en posta verko de Gombrowicz, "Transatlantyk", fiksiĝos la ideo pri la Pollando kiel la malliberiganta diino kiun oni devas maldiigi, maladoleskigi ĉar ĝi estas vere ankoraŭ maladoleska pro tio. Aŭtoro sugestas konsenton kun Friedrich Nietzsche ke oni devas frakasi la tabulojn. Tial li mokas pri la ofte uzata frazo, kiun Słowacki, granda poeto, estis mencianta en "Ferdydurke", ke "(...) kial ĝi povas mirigi se ne mirigas? Mi ne povas!". La humura respondo estas "Ni devas povi! Ni devas!".

Problema estis la kompreno de la titolo "Ferdydurke". Tiu vorto ne havas signifon en la pola lingvo. Oni trovis ke en la antaŭa romano de Sinclair Lewis – "Babbitt" – troviĝas la persono nomata Fredy Durkee. Laŭ Jerzy Pomianowski, kiu renkontiĝis kun Gombrowicz en la kafejo Zodiak (ne ekzistanta plu), demandate pri la titolo la aŭtoro respondis ke li devus kunigi ke li intencis la kaŝan nomon faire d'hideur[que]france moki. J. Odrowąż-Pieniążek memorigas tamen ke Adam Mauersberger ludis jam kun Gombrowicz per la "detruita telefono". Ili pozis ke ili ne povas aŭskulti bone inter si. Estis tiam ia aĉulo Durke Nahlik, kiun Gombrowicz mokis: "Durke? Ferdy?". Poste Gombrowicz parolis ankaŭ ke Ferdydurke estas thirty door keyangle tridekporda ŝlosilo – pro la 30 jaroj de la ĉefa persono Józio.

La pola kaj la monda reago

La romano estis eldonita en Varsovio en la eldonejo Rój en jaro 1937, do du jarojn antaŭ la 2-a mondmilito. La romano ŝokis kritikistojn kaj aŭtorojn. Zofia Nałkowska kaj Bruno Schulz estis mirigitaj – Schulz skribis eĉ pri la libro kiel la revolucio de la pola kaj monda literaturo, fina morto de la modernismo. Rompita estis ankaŭ la tempo de la tenebra jar-dudeko (dudeko da jaroj de Pollando depost 1918 – la unua deko estis klara, la dua estis tenebra). Gombrowicz fariĝis la fama verkisto en Pollando. Li veturis en la nova pola ŝipo Chrobry al Arĝentino, kaj subite eksplodis la milito, kiu devigis lin resti en tiu lando. Post la milito, depresio kaj problemoj financaj Gombrowicz ekvolis reveni al la literaturo. Li tradukis Ferdydurke al la hispana farante revolucion en la hispanlingva literaturo. La traduko estis presita eĉ en Eŭropo, kie legis ĝin Albert Camus, kiu sendis al Gombrowicz siajn gratulojn. Li esperis ankaŭ ke Gombrowicz strebos kun li traduki "Ferdydurke" al la franca lingvo. Gombrowicz estis ankaŭ tre fama en Britujo kaj Germanio. Li skribis ankaŭ la Leteron por Ferdydurkistoj.

Ekranigoj

Ferdydurke de Jerzy Skolimowski: Brita, pola kaj franca filmo de la jaro 1991. Komedio drama. Kun Iain Glen, Fabienne Babe, Judith Godrèche, Robert Stephens, Crispin Glover.

Bibliografio

  • Witold Gombrowicz, "Ferdydurke", ellaborita de Włodzimierz Bolecki, Varsovio 2006
  • La revuo "Kultura" (kelkaj numeroj).