Ferenc Badics

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ferenc Badics [badiĉ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Badics Ferenc estis hungara literaturhistoriisto, instruisto, membro de Hungara Scienca Akademio.

Ferenc Badics naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1854 en Székesfehérvár. Li mortis la 28-an de julio 1939 en Budapeŝto.

Biografio

Ferenc Badics [1] frekventis mezlernejojn en sia naskiĝurbo kaj Eger, universitaton en Budapeŝto. Li doktoriĝis en 1881. Inter 1883-1891 li instruis en Újvidék, poste en Budapeŝto en diversaj lernejoj. Li havis edzinon, kiu naskis 6 filojn kaj filinon.

Verkaro (elekto)

Fontoj