Ferenc Bene (kuracisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Bene
Persona informo
Naskiĝo 12-an de oktobro 1775 (1775-10-12)
en Mindszent
Morto 2-an de julio 1858 (1858-07-02) (82-jaraĝa)
en Peŝto
Lingvoj latinahungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Ferenc Bene
Okupo
Okupo kuracisto
vdr

Ferenc BENE, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bene Ferenc estis hungara kuracisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio.

Ferenc Bene [1] naskiĝis la 10-an de oktobro 1775 en Mindszent. Li mortis la 2-an de julio 1858 en Pest (urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Bene frekventis mezlernejojn en Szeged kaj Buda, universitaton en Pest kaj Vieno. En 1801 li estis la unua kuracisto en Pest, kiu faris preventan vakcinadon kontraŭ variolo. En 1802 li ekinstruis en la Reĝa Universitato de Pest, en la studjaro 1809 li estis rektoro. En 1806 li iĝis direktoro de hospitalo. En la sekva jaro li studvojaĝis al Parizo, Germanio, Anglio.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A himlő veszedelme ellen való oktatás (Edukado pri variolo) 1800
  • Kurzer Innbegriff der nöthigsten Grundsätze zur Kenntniss und Heilung der gewöhnlichsten inneren Krankheiten der Menschen 1801
  • Elementa politiae medicae 1807

Fontoj[redakti | redakti fonton]