Ferenc Erdey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ferenc ERDEY (Módos nuntempa Jaŝa Tomicj, 13-a de majo 1895 - Budapeŝto, 31-a de decembro 1966) estis kunprezidanto de la antaŭmilita Hungara Esperanto-Federacio, profesoro de Teologia Akademio, iama Faka Delegito.

Erdey Ferenc estis ankaŭ romkatolika dogmatika akademia instruisto, filozofo. En 1918 li doktoriĝis pri teologio kaj filozofio en la svislanda fribourga universitato. Post lia pastriĝo, li ne povis hejmenveturi pro la unua mondmilito, li laboris en Svislando kiel pastro dum du jaroj. Ekde 1920 kaplano de Jánoshalma, ekde 1923 filozofia instruistio de la seminario de Kalocsa; en 1931 li akiris diplomon en la budapeŝta scienca universitato pri privata instruado. Ekde 1939 li laboris kiel spirita direktoro de la centra pastroinstruejo, ekde 1946 universitata instruisto, ekde 1953 instruisto de la filozofia fakultato de la Centra Dogmatika akademio.

Ĉefaj terenoj de lia laboro: prilaboro de Summa de Tomaso de Akvino el vidpunkto de la kristana filologio, precipe el metafizika kaj kosmologia vidpunkto; prijuĝo de la mezepoka filologiaj branĉoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Synopsis Philosophiae Scholasticae (I-VII. Bp.-Torino); Kant valláserkölcsi világnézete (Bp., 1929)
  • Mi irányítsa a modern gondolkodást? (Kalocsa, 1929)
  • Szellemi élet a XIII. században és Szent Tamás (Bp., 1930)
  • Új utak erkölcstani tanításunk rendszerében (Bp., 1938)
  • Bölcselet válsága a középkorban (Bp., 1944): Paĝoj el la religio kaj dogmohistorio - historio (esperante, Bp., 1944)
  • Filosophio de la Sporto (Bp., 1948, esperante)
  • Aszketika és misztika (Bp., 1952)
  • Encidopedia teologica (I-II. Bp., 1953).