Ferenc Finkey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Finkey
Persona informo
Naskiĝo 30-an de januaro 1870 (1870-01-30)
en Sárospatak
Morto 23-an de januaro 1949 (1949-01-23) (78-jaraĝa)
en Sárospatak
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo akuzistojuĝistojuristo
vdr

Ferenc Finkey [finkei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Finkey Ferenc estis hungara juristo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1929).

Ferenc Finkey [1] naskiĝis la 30-an de januaro 1870 en Sárospatak. Li mortis la 23-an de januaro 1949 en Sárospatak.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Finkey studis juron en sia naskiĝurbo, sed li doktoriĝis en Universitato Francisko Jozefo (Kolozsvár), poste li ekinstruis en jura akademio de Sárospatak. Baldaŭe li instruis en diversaj universitatoj. Inter 1923-1930 li estis prokuroro en grava pozicio. En 1939 li estis elektita senatano, baldaŭe li denove aktivadis en juraj aferoj. Li okupiĝis precipe pri (juraj) kondamnoj kaj pri la malliberejoj.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Az egység és többség tana a büntetőjogban (1895)
  • A magyar büntetőeljárás tankönyve (1899)
  • A börtönügy jelen állapota és reformkérdései (1904)
  • A magyar büntető perjog tankönyve (1916)
  • Büntetéstani problémák (1933)

Fontoj[redakti | redakti fonton]