Ferenc Fuchs
Ferenc Fuchs [fuĥs], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Fuchs Ferenc (pli komplete Fuchs Xavér Ferenc) estis hungara pastro, ĉefepiskopo, episkopo, kanoniko, profesoro.
Ferenc Fuchs [1] naskiĝis la 24-an de aŭgusto 1744 en Hungara reĝlando en Parndorf (nuntempe en Aŭstrio). Li mortis la 27-an de junio 1807 en Eger.
Biografio
Ferenc Fuchs frekventis ekleziajn lernejon en Győrszentmárton, Nagyszombat kaj Buda, fine li doktoriĝis el teologio. Li pastriĝis en 1768. Komence li estis pastro en Esztergom, poste li instruis ĉe grafa familio. Liaj baldaŭaj ĉefaj postenoj kaj titoloj estis:
- profesoro en 1773 en universitato en Buda
- sekretario de József Batthyány en 1780
- kanoniko en 1783 en Pozsony, en la sekva jaro en Esztergom
- episkopo en Nyitra en 1787
- ĉefepiskopo en Eger en 1804, samtempe departementestro.
Elektitaj publikaĵoj
- ’’Adplausus Serenissimo Regni Hung. Palatino Archiduci Petropoli feliciter reduci concinnatus’’ (1803)
- ’’Statuta Peculiaria pro archi-dioecesi Agriensi’’ (1805)
- ’’Vetni való jó mag jó földbe’’ (1806)
- ’’Három beszéd, melynek egyike…’’ (1807)