Ferenc Herbich

El Vikipedio, la libera enciklopedio

HERBICH Ferenc (herbih) estis hungara geologo naskita en Pozsony la 15-an de januaro 1821 kaj mortinta en Koloĵvaro la 15-an de januaro 1887.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Herbich studis en 1840–41 en Vieno medicinon. De 1841 li iris al Selmecbánya, kaj li finis la minejakademion. De 1845 li laboris kiel inĝeniero pri minejo en Bukovino. De 1854 li dungis sin ĉe minejoj de Transilvanio. En 1858 li faris pli longan studvojaĝon en Germanio kaj Belgio. En 1869 li dungiĝis al Erdélyi Múzeum. En 1879 li doktoriĝis en la Universitato de Koloĵvaro, kaj li havigis ankaŭ la kvalifikon de privatprofesoro. En la universitato li prelegis de 1879. Li donacis sian riĉan mineralkolekton al Erdélyi Múzeum.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Beschreibung der bis jetzt bekannten Mineralspecies der Bukovina (Lipcse, 1859);
  • Északkeleti Erdély földtani viszonyai (Pest, 1871);
  • A Székelyföld földtani és őslénytani leírása (Bp., 1878).

Fonto[redakti | redakti fonton]