Ferenc Hopp

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Hopp
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aprilo 1833 (1833-04-28)
en Fulnek
Morto 9-an de septembro 1919 (1919-09-09) (86-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo artkolektanto • optikisto
vdr

Ferenc HOPP, laŭ hungarlingve kutima nomordo Hopp Ferenc estis hungara mecenato, vojaĝisto, optikisto.

Ferenc Hopp [1] naskiĝis la 28-an de aprilo 1833 en Moravio, en la nuntempa Ĉeĥio, en Fulnek. Li mortis la 9-an de septembro? 1919 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Hopp translokiĝis al Pest (urbo) en la 1850-aj jaroj, kie li lernis la optikistan metion. Li plulernis en Vieno kaj Usono. Li revenis en 1861 al Pest, kie li eklaboris. Post 3 jaroj li jam estris la optikan firmaon. Li okupiĝis ne nur pri optikaĵoj, sed ankaŭ pri lernejaj iloj, sekve li riĉiĝis. Inter 1882-1914 li kvinfoje travojaĝis la mondon. Li interesiĝis precipe pri Ĉinio kaj Japanio, kie li aĉetis ceramikaĵojn, artobjektojn, ornamaĵojn. Li faris ankaŭ fotojn, kiuj neniiĝis dum la 2-a mondmilito. Li donacis ĉiujn havaĵojn al la ŝtato, por fondi muzeon. En lia vilao funkcias laŭ avenuo Andrássy ekde 1923 Orientazia Arta Muzeo pri Ferenc Hopp. Li ricevis valoran premion en 1895.

Fontoj[redakti | redakti fonton]