Ferenc Juhász (poeto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Juhász
Persona informo
Juhász Ferenc
Naskiĝo 16-an de aŭgusto 1928 (1928-08-16)
en Bia
Morto 2-an de decembro 2015 (2015-12-02) (87-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortis per apopleksio vd
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Etno hungaroj vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato Eötvös Loránd vd
Familio
Gefratoj Gyula Juhász vd
Edz(in)o Erzsébet Szeverényi vd
Infanoj Anna Juhász vd
Profesio
Okupo poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ferenc Juhász Pri tiu ĉi sono prononco, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Juhász Ferenc estis hungara poeto. Lia frato estis Gyula Juhász (historiisto).

Ferenc Juhász en 2009

Ferenc Juhász naskiĝis la 16-an de aŭgusto 1928 en la tiama vilaĝo Bia, kiu nun estas parto de Biatorbágy; li mortis en Budapeŝto la 2-an de decembro 2015.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Juhász frekventis lernejon loke, mezlernejon en Bicske, universitaton (nur parte) en Budapeŝto. En 1948 li edziĝis kaj laboris, kiel simpla laboristo. La debuta poemlibro aperis en 1949 kaj li laboris en eldonejo, kiel komunisto ĝis 1956. En 1960 li vojaĝis al Anglio kaj Parizo, kie li renkontiĝis kun rifuĝintaj hungaraj literaturistoj. Ankaŭ poste li vojaĝis al Sovetunio, Vieno, Parizo, Zagrebo, Kubo, Svedio, Usono, ktp. Longe li estis ĉefredaktoro de revuo, dume lia sanstato ne estis bona. Li edziĝis en 1978. En la 21-a jarcento li vivis malriĉa. Li ricevis premion Kossuth en 1951 kaj 1973, krome ankaŭ aliajn premiojn.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Szárnyas csikó (Flugila ĉevalido), poemoj, 1949
  • Új versek (Novaj poemoj), 1951
  • Harc a fehér báránnyal (Bataloj kun la blanka ŝafido), poemoj, 1965
  • A halottak királya (Reĝo de la mortintoj), poemoj, 1971
  • Remény a halálig (Espero ĝis la morto), poemoj, 1983
  • A gyermekkor csontváza (Skeleto de la infanaĝo), poemoj 2010
  • resume 45 poemlibroj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio