Ferenc Karinthy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ferenc KARINTHY [karinti], hungare Karinthy Ferenc, Esperante Francisko Karinthy estis hungara verkisto, tradukisto kaj dramisto. Lia patro estis Frigyes Karinthy, lia filo estas Márton Karinthy.

Ferenc Karinthy naskiĝis la 2-an de junio 1921 en Budapeŝto. Li mortis la 29-an de februaro 1992 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Karinthy frekventis universitaton en Budapeŝto. En 1947 li lernis en Francio, Italio kaj en Svislando, poste li havis postenon en Nacia Teatro (Budapeŝto). Li ĵurnaladis 3 jarojn ekde 1951, poste li laboris en diversaj teatroj havanta gravajn postenojn. Li ofte vojaĝis eksterlande. Li havis 148 teatrajn debutojn, li ricevis premion Kossuth kaj ankaŭ aliajn premiojn pli frue kaj poste.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Don Juan éjszakája (Nokto de Don Juan), romano, 1943
  • Szellemidézés (Fatomado), romano, 1946, dramo en 1957
  • Kőművesek (Masonistoj), romano, 1950
  • Budapesti tavasz (Budapeŝta printempo), romano, 1953, filmo en 1955
  • Ezer év (Mil jaroj), teatraĵo, 1956
  • Víz fölött, víz alatt (Super akvo, sub akvo), noveloj, 1966
  • Pesten és Budán (En Peŝto kaj en Buda), teatraĵoj, 1972
  • Harminchárom (Tridek tri), romano, 1977
  • Budapesti ősz (Budapeŝta aŭtuno), romano, 1982
  • Napló I-III (Notlibro 1-3), 1993

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio