Ferenc Kazinczy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ferenc Kazinczy

KAZINCZY Ferenc (kazinci) estis hungara lingvoreformisto, aŭtoro, kritikisto, tradukisto naskita en Érsemjén la 27-an de oktobro 1759 kaj mortinta en Széphalom (hodiaŭ apartenanta al Sátoraljaújhely) la 22-an de aŭgusto 1831.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ekde 1769 Kazinczy lernis en kolegio de Sárospatak, en 1777 estadis en Pest (urbo) kaj Vieno, sekve en Kassa li estis en tribunalo leĝpraktikanto. De 1784 li aliĝis al framasonoj. Li translokiĝis en Kassa-n kaj inter 1784-1786 li estis vicnotario; inter 1786-1791 lernejinspektisto. Kun Dávid Baróti Szabó kaj János Batsányi li redaktis la revuon Magyar Museum kaj inter 1790-1792 revuon Orpheus. La 14-an de decembro 1794 oni arestis lin pro partopreno je komploto gvidata de Ignác Martinovics kaj li estis prizonita ĝis 1801. Li estis la gvidfiguro de tiel nomata lingorenovecigo. En 1830 ano de Hungara Scienca Akademio.

Ĉefverkoj[redakti | redakti fonton]

  • Fogságom naplója (taglibro verkita en malliberujo).
  • Pályám emlékezete (aŭtobiografio).

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Verkoj en la Hungara Elektronika Librarejo [1]