Ferenc Kozma

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

KOZMA Ferenc estis hungara pedagogo, fakverkisto, ano korespondinta de la Hungara Scienca Akademio naskita en Csekefalva la 17-an de februaro 1844 kaj mortinta en Koloĵvaro la 12-a de majo 1920.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li akiris diplomon de unitariisma pastro en Koloĵvaro. En 1870 li estis instruisto, pli poste inter 1873 kaj 1886 lernejestro de la Ŝtata Porinstruista Instituto de Cristuru Secuiesc. Ekde 1886 li estis inspektisto pri instruado de departemento Kolozs. Li organizis la unuan popolbankon en Transsilvanujo.

Verkoj pli gravaj[redakti | redakti fonton]

  • Székelyföld közgazdasági és közmívelődési állapota (Kolozsvár, 1879);
  • Mythológiai elemek a székely népköltészet- és népéletben (Értek. a tört. tud. köréből X. 6. Bp., 1882).

Fonto[redakti | redakti fonton]