Ferenc Kresznerics

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ferenc Kresznerics [kresneriĉ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Kresznerics Ferenc estis hungara pastro, instruisto, lingvisto, membro honora de Hungara Scienca Akademio (1831).

Ferenc Kresznerics [1] naskiĝis la 24-an de februaro 1766 en Ivánc. Li mortis la 18-an de januaro 1832 en Alsóság (nuntempa urboparto de Celldömölk).

Biografio

Ferenc Kresznerics frekventis gimnaziojn en Szombathely, Sopron kaj Pozsony. En 1790 li pastriĝis, poste li havis postenojn en diversaj preĝejoj. Inter 1793-1812 li instruis en Szombathely. En 1794 li doktoriĝis el filozofio. Ekde 1812 ĝismorte li estis pastro de Ság.

Li estis grava pioniro de la scienca hungara lingvo. Lian laboron baldaŭe daŭris ekzemple Ferenc Kazinczy.

Memorigiloj

  • memortabulo en Ivánc de 1992, krome la lernejo prenis la nomon "Kresznerics Ferenc"
  • biblioteko de Celldömölk prenis la nomon "Kresznerics Ferenc" en 1993

Verkaro (elekto)

  • Tentamen publicum ex architectura civili et hydrotechnica (1802)
  • Magyar szótár gyökérrenddel és deákozattal (1831-1832)
  • Magyar Nyelvkönyv (Hungara Lernolibro (Gramatiko)), (1790) - manuskripto

Fontoj