Ferenc Kubinyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ferenc Kubinyi [kubinji], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Kubinyi Ferenc estis hungara politikisto, arkeologo, paleontologo, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1841). Lia frato estis Ágoston Kubinyi.

Ferenc Kubinyi

Ferenc Kubinyi [1] naskiĝis la 21-an de marto 1796 en Hungara reĝlando, en Videfalva (nuntempa Vidiná en Slovakio). Li mortis la 28-an de marto 1874 en Videfalva.

Biografio

Ferenc Kubinyi komence lernis juron. Ekde 1925 li partoprenis en laboro de la parlamento. En 1848 li estis elektita deputito parlamenta. Post la liberecbatalo en 1849 li estis kondamnita je 9 jaroj, sed li ricevis amnestion en 1852. Tiutempe li ne rajtis okupiĝi pri politiko, tial li okupiĝis pri sciencaj laboroj. En 1861 li denove partoprenis en la parlamento. En la sekva jaro li vojaĝis al Konstantinopolo kune kun Arnold Ipolyi kaj Imre Henszlmann por studi hungarajn kodeksojn. Hejmenveninta li okupiĝis pri paleontologio kaj arkeologio.

Verkaro (elekto)

  • A Tisza medre, mint az ősemlősök sírkertje, föld- és őslénytani tekintetben (1855)
  • A teve és ló (La kamelo kaj la ĉevalo), (1859)
  • Az ágost. hitv. pesti autonom egyház szenvedéseinek története a XIX. században (1866)

Fontoj