Ferenc Lantos
Ferenc Lantos | ||
---|---|---|
Naskiĝo | 20-an de februaro 1929 en Pécs | |
Morto | 20-an de decembro 2014 (85-jaraĝa) en Balatonberény | |
Ferenc Lantos [lantoŝ] (naskiĝinta en Pécs la 20-an de februaro 1929; laŭ la kutima hungarlingva nomordo Lantos Ferenc, esperantigebla kiel «Francisko Lantos») estas hungara pentristo, grafikisto kaj profesoro, instruisto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Ferenc Lantos frekventis Belartan Ĉeflernejon en Budapeŝto, poste tuj li ekinstruis en 1964 en diversaj lernejoj (baldaŭe eĉ en la universitato en Pécs). Liaj verkoj estas troveblaj ekzemple en muzeoj de Pécs, Kecskemét, Miskolc, Senta, Lahti. Li ricevis premion en 1993, poste premion Kossuth en 2010.
Liaj solaj ekspozicioj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- 1957, 1964, 1976, 1983, 1990, 2000, 2009 Pécs
- 1967, 1977, 1985, 1999, 2004 Budapeŝto
- 1984 Vaŝingtono
- 1991 Prago
Liaj grupaj ekspozicioj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- 1952, 1970, 1984, 2010 Pécs
- 1955, 1971, 1976, 1979, 1988, 2006 Budapeŝto
- 1966 Osijek
- 1979 Munkeno, Oslo
- 1998 Krakovo, Novjorko
- 2010 Bruselo
Liaj subĉielaj verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- emajlaĵoj en Pécs
- plastaĵo en Nagykanizsa, 1973
- Szabad madár (Libera birdo), 1996 en Szigetvár
Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Lantos Ferenc en la hungara Vikipedio.