Ferenc Lantos-Léderer

El Vikipedio, la libera enciklopedio

LANTOS-LÉDERER Ferenc estis hungara ĵurnalisto, redaktoro naskita en Nagyvárad la 31-an de marto 1881 kaj mortinta en Temeŝvaro la 17-an de decembro 1934.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Lantos-Léderer Ferenc finis mezlernejon en sia naskiĝurbo. Li debutis kiel ĵurnalisto en revuo Pásztortűz kaj en gazetoj de Nagyvárad. Li laboris en Arado en la redakcio de gazeto Erdélyi Hírlap, poste li fariĝis kunlaborinto de gazeto Reggel de Temeŝvaro. Li laboris ankaŭ ĉe la 6 Órai Újság. Li eldonis kaj redaktis la ŝtonpresitan ekonomikan gazeton Fórum.

Verko[redakti | redakti fonton]

  • Hamis világ, sen jaro, Temesvár.

Fonto[redakti | redakti fonton]