Ferenc Máthé

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ferenc MÁTHÉ [ma:te:] , P. Benvenut estis rumania hungara franciskano, redaktoro. Li naskiĝis en Zetelaka la 7-an de marto 1894 kaj mortis la 2-an de marto 1970 en Estelnic.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Ferenc Máthé pristudis teologion en Vajdahunyad (1916). Post Mikháza (1917-21) kaj Sibio li estis parokestro en Mediaș (1921-33), vicordenestro en Kluĵo (1933-39), pastro en Vulcan (Hunedoara), Rupea, Rodna, Estelnic (1945-57), parokestro en Oituz (1957-70). Li publikigis en Hírnök, Katolikus Világ, Szent Kereszt, Erdélyi Ferencesek Útja (1923-36). Li redaktis en Mediaș la eldonaĵon de parokejo Hitközségi Értesítő (1930). Sub lia prizorgado aperis la kajeroj Tabula Individuorum (1933-40) en ŝtonpresejo Szent Bonaventura de Kluĵo.

Tradukaĵo[redakti | redakti fonton]

  • Imelda, az Oltári szentség kis hőse (1927).

Fonto[redakti | redakti fonton]