Ferenc Móra
El Vikipedio
Ferenc MÓRA (19-a de julio 1879 en Kiskunfélegyháza - 8-a de februaro 1934 en Szeged) estis hungara verkisto, arkeologo kaj ĵurnalisto.
Vivo [redakti]
Ferenc Móra naskiĝis en malriĉa familio. Li iĝis diplomita instruisto pri geografio en Budapeŝto. Unue li instruis 1 jaron en Felsőlövő, poste ĝi iĝis ĵurnalisto en Szeged. Baldaŭ li okupiĝis ankaŭ pri bibliotekaj laboroj kaj pri arkeologio.
Ferenc Móra estis membro de Societo Kisfaludy kaj same membro de Societo Petőfi.
Plej gravaj verkoj [redakti]
- Rab ember fiai, romano (1909)
- poemoj
- porjunularaj romanoj, la plej grava estas „Kincskereső kisködmön (1918)
- Ének a búzamezőkről, (Kanto pri tritikejo), romano (1927)
- Aranykoporsó, (Ora ĉerko), historia romano
- arkeologiaj studoj
En Esperanto aperis [redakti]
- Kontraŭ la aŭroro (novelo) Hungara Antologio 1933
- Septembra memoro (novelo) Hungara Antologio 1983