Ferenc Medgyessy
Ferenc MEDGYESSY [ferenc medjeŝi], hungare Medgyessy Ferenc estis elstara hungara skulptisto, membro de Societo Szinyei Merse Pál.
Li naskiĝis en la 10-an de januaro 1881 en Debrecen. Li mortis en la 20-an de julio 1958 en Budapeŝto.
Biografio
Li estis diplomita kuracisto, kiam inter 1903-1907 li studis pentroarton kaj skulptoarton en Parizo. Li a debuta sukcesa skulptaĵo estis "Dancistoj" en 1912. Dum la 1-a mondmilito li estis armea kuracisto. En 1930 4 simbolaj skulptaĵoj antaŭ muzeo en Debrecen ricevis post 7 jaroj grandan premion (Grand-Prix) en Parizo. Li ricevis premion Kossuth en 1948 kaj 1957.
Verkoj (selekto)
- 4 simbolaj skulptaĵoj pri arto, scienco, arkeologio, etnografio en Debrecen
- Stefano la 1-a (Hungario) 1940 en Győr
- Sándor Petőfi 1948 en Debrecen
- Konstruado de ponto 1950 en Budapeŝto
- Sidanta knabino en 1956 en Debrecen
- Zsigmond Móricz 1957 en Debrecen
- János Arany 1957 en Debrecen
Fontoj
- Hungara Vikipedio