Ferenc Miákits

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ferenc Miákits [miAkiĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Miákits Ferenc estis hungara laboristo, ministro, parlamentano.

Ferenc Miákits [1] naskiĝis la 7-an de aprilo 1876 en Érd. Li mortis la 17-an de majo 1924 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Miákits frue iĝis ferlaboristo. Inter 1896 kaj 1900 li vojaĝis tra Eŭropo. Li aliĝis al laborista asocio, krome al socialdemokratoj. Dum Hungara Sovetrespubliko li estis sindikata estrarano. En la sestaga Kabineto Peidl li estis ministro pri financo, baldaŭe en Kabineto Huszár li estis subministro. En 1922 li estis elektita parlamenta deputito.

Fontoj[redakti | redakti fonton]