Ferenc Molnár
Ferenc MOLNÁR (naskiĝis la 12-an de januaro 1878 en Budapeŝto, mortis la 1-an de aprilo 1952 en Nov-Jorko) estis hungara verkisto kaj ĵurnalisto. Li estas rigardata kiel la plej grava hungara dramisto de la 20-a jarcento. Plej konata estas lia teatraĵo Liliom (1909).
Vivo
Lia origina nomo estis Neumann Ferenc kaj li devenis el juda-germana familio. Li frekventis universitaton en Ĝenevo kaj Budapeŝto. Li frue debutis kiel ĵurnalisto, krome li ankaŭ tradukadis. Lia unua romano aperis en 1901. En la sekva jaro lia teatraĵo estis prezentita en Budapeŝto. En 1906 li edziĝis, kiu ne daŭris longe. Lia 2-a edzino estis fama aktorino Sári Fedák. Lia nepo estas Ádám Horváth.
En Esperanto aperis
La knaboj de la Paŭlo-Strato (A Pál utcai fiúk, 1906), fama romano pri bataloj inter knabo-bandoj, el la hungara tradukis László Somlai, Rickmansworth: Esperanto Publishing, 1938, 187 paĝoj (= La Epoko Libro-Klubo 2).
- Hungara Antologio 1983: fragmento el dramo
Eksteraj ligiloj
greke http://www.felix-bloch-erben.de/autoransicht.php/nav/ausc/iAuthorId/43/iType/1/iStartLetter/73/iEndLetter/82/fbe/101 greke http://www.nodanw.com/biographies/molnar.htm greke http://www.kirjasto.sci.fi/molnar.htm greke http://imdb.com/title/tt0062164