Ferenc Nagy (juristo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 07:04, 30 sep. 2013 farita de Crosstor (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Ferenc NAGY [nadj], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Nagy Ferenc estis hungara juristo, politikisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1903). Lia nobela antaŭnomo estis verseghi.

Ferenc Nagy [1] naskiĝis la 17-an de marto 1852 en Verőce (nuntempa Virovitica en Kroatio). Li mortis la 8-an de septembro 1928 en Röjtökmuzsaj

Biografio

Ferenc Nagy frekventis universitatojn en Vieno kaj Budapeŝto. En 1875 li diplomiĝis, poste li plulernis en Vieno, Lejpcigo, Berlino, Göttingen, Parizo. Li hejmenvenis en 1877 kaj li ekinstruis en universitato de Budapeŝto. Post 2 jaroj li instruis en universitato de Nagyvárad (nuntempa Oradea en Rumanio), ekde 1881 en Universitato Kolozsvár li ne nur instruis, sed ankaŭ estis dekano. Ekde 1891 ĝismorte li instruis en universitato en Budapeŝto. Inter 19011918 li estis deputito parlamenta, dume mallonge li estis vicministro. En 1912 li ricevis la titolon "sekreta konsilanto".

Verkaro (elekto)

  • A kereskedelmi társaságok jogi természete (1878)
  • A magyar kereskedelmi jog kézikönyve, különös tekintettel a bírói gyakorlatra I–II. (1884)
  • Magyar tengerjog (1894))
  • A magyar váltójog kézikönyve, különös tekintettel a bírói gyakorlatra és a törvényhozásra (1897.)
  • Törvényjavaslat a szövetkezetekről (Leĝo pri la kooperativoj), (1904)
  • Kereskedelmi jog (1913)

Fontoj