Ferenc Nagy Szabó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Nagy Szabó
Persona informo
Naskiĝo 13-an de septembro 1581 (1581-09-13)
en Târgu Mureș
Morto 16-an de januaro 1659 (1659-01-16) (77-jaraĝa)
en Târgu Mureș
Ŝtataneco Princlando Transilvanio vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

NAGY SZABÓ Ferenc (nadj sabo:) estis hungara memuaristo, tajlormajstro naskita en Marosvásárhely la 13-an de septembro 1581 kaj mortinta en Marosvásárhely, post 16-a de januaro 1659.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Nagy Szabó prilernis sian metion en Koloĵvaro. Li partoprenis en luktoj de 1601–1602 en Transilvanujo. En 1611 li estis viclietananto de urba ĉevalistaro. En 1613 li estis akompananto de sia pareco, Tamás Borsos ĉe la turka sultano. Inter 1639 kaj 1642 li estis kortegjuĝisto de Georgo Rákóczi la 1-a en Görgény. Li estis elektita kapitano de Marosvásárhely. Li priskribis la historion de sia naskiĝurbo kaj Transilvanujo inter 1580 kaj 1658 en formo de rememoroj kaj teglibro. (Eldonis Imre Mikó : Erdélyi Történelmi Adatok. I., Kolozsvár, 1855). Lia stilo estas seka, sed kritika, riĉa en anekdotoj. Li estis nepo de Sebestyén Borsos.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Kelemen Lajos: N. Sz. F. ifjúkora (Kolozsvár, 1906).

Fonto[redakti | redakti fonton]