Ferenc Pölöskei

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Pölöskei
Ferenc Pölöskei en 2010
Ferenc Pölöskei en 2010
Persona informo
Naskiĝo 6-an de aprilo 1930 (1930-04-06)
en Réde
Morto 19-an de decembro 2016 (2016-12-19) (86-jaraĝa)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo historiisto
vdr

Ferenc Pölöskei [poloŝkei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pölöskei Ferenc estis hungara historiisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1995).

Ferenc Pölöskei [1] naskiĝis la 6-an de aprilo 1930 en Réde.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Pölöskei frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1949-1953. Post la diplomo li ekinstruis samloke en la universitato. Li profesoriĝis en 1970. Post 2 jaroj li estis nomita katedrestro. Inter 1982-1990 li estis dekano. Li doktoriĝis en 1969. Li okupiĝis pri agraraj kaj politikaj movadoj en la 20-a jarcento. Li ricevis 3 hungarajn kaj bulgaran premiojn inter 1963-2001.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Földmunkás- és szegényparaszt-mozgalmak Magyarországon: 1848–1948 (1962)
  • Agrárpolitika és agrárátalakulás Magyarországon a felszabadulás után (1975)
  • Tisza István (István Tisza), (1985)
  • Skandalum: Magyar közéleti botrányok 1843–1991 (1993)
  • Deák Ferenc utolsó évei (Lastaj jaroj de Ferenc Deák), (2004)

Fontoj[redakti | redakti fonton]