Ferenc Pavlics

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Pavlics
Persona informo
Naskiĝo 3-an de februaro 1928 (1928-02-03)
en Balozsameggyes
Morto 13-an de februaro 2024 (2024-02-13) (96-jaraĝa)
en Santa Barbara
Ŝtataneco Usono
Alma mater Ferenc Faludi Real High School in Szombathely • Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo Q10497074inĝeniero
vdr

PAVLICS Ferenc (naskiĝis la 3-an de februaro 1928 kaj mortis la 15-an de februaro 2024) estis hungardevena inĝeniero kaj inventisto, kiu partoprenis en planado de la lunaŭto, marsaŭto ĉe NASA.

Li akiris diplomon en 1950 en la Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto. Li forlasis Hungarion en 1956, post la malsukcesa revolucio.

Li alvenis en Usono en 1956 en rifuĝeja kampo, kie li renkontis la dungiton de General Motors, kiu serĉis junajn fakulojn. La dungito hejmenvenis en Detroiton kun 5 hungaroj. Pavliĉ laboris komence kiel teknika desegnisto en Santa Barbara, pli poste li iĝis esploristo. Li partoprenis en la 1960-aj jarojn en la ellaboro de aŭtoj por la lunaj misioj. Li direktis la laborojn kiel teknika direktoro. Lia propra inventaĵo estas la specifa titanŝtala rado de la lunaŭto. Li ricevis en 1971 NASA-premion pro sia laboro.

Li ankaŭ planis elektrajn busojn, el kiuj kelkaj funkcias eĉ en 2005 en Sankta Barbara.

Post la lunekspedicioj, NASA ne plu havis monon por similaj projektoj, la organizo sendis lin en Eŭropon. Li multloke laboris, ekz. li helpis kiel ĉefa kvalita kontrolisto la planadon de Opel Corsa kaj la konstruon de hispana fabriko.

Li pensiiĝis en 1988 kaj fondis inĝenieran konsilistan firmaon, dume li laboris eĉ por la NASA. Li partoprenis kiel faka konsilisto en la planado de la marsa aŭto (Pathfinder de NASA JPL), kiun oni lanĉis la 4-an de decembro 1996 kaj alvenis sur planedo marso la 4-an de julio en 1997. Li ankaŭ kunlaboris kiel fakspertulo komence de 2004 en planado de la novaj roveroj.

Printempe de 2005 mortis lia edzino, post tio li okupiĝis jam pri sia familio.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.